Henro

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
induktilo.

La henro (simbolo: H) estas la SI-unuo de induktanco. Ĝi nomiĝis pro Joseph Henry (1797-1878), usona sciencisto kiu malkovris elektromagnetan induktancon sendepende de, kaj proksimume je la sama tempo kiel, Michael Faraday (1791-1867) en Anglio.

La magneta permeableco de vakuo μ0 estas 4π×10−7 H/m (henro en metro).

Difino

Se la ŝanĝorapido de kurento en cirkvito estas unu ampero en sekundo kaj la rezulta elektromova forto estas unu volto, tiam la induktanco de la cirkvito estas unu henro.

H=m2kgs2A2=WbA=VsA=m2kgC2

Vidu ankaŭ