Grado de Celsio
Ŝablono:AliajSignifoj Ŝablono:Informkesto mezurunuo


Grado de Celsio aŭ celsia grado (Ŝablono:GdC) estas mezurunuo de temperaturo, nomita laŭ la sveda astronomo Anders Celsius (Celsio), kiu unue proponis ĝin en 1742.
De 1774 ĝis 1954 la celsia grado estis difinita kiel centono de la diferenco inter la temperaturoj de la bolpunkto kaj frostopunkto de akvo ĉe la normala aerpremo je 1 atmosfero. La celsia skalo estas lineara inter Ŝablono:GdC kaj Ŝablono:GdC, kaj estas same lineare pluigata ekster tiun intervalon. Ĉi tiu difino plu estas komune uzata, interalie en la mezlernejoj.
La limoj de la likva fazo de akvo, kiujn uzas tiu difino, dependas je la atmosfera premo, kio ne estas eleganta maniero difini. Por eviti tion en la moderna difino oni ŝovis la nulon de la celsia skalo tiel, ke la temperaturo de la triobla punkto de akvo egalu Ŝablono:GdC, konservante la paŝon de la skalo celsia egala al la paŝo de la skalo kelvina (t.e. la temperaturoj kiuj diferencas je 1 K egale diferencas je Ŝablono:GdC); rezulte la skaloj celsia kaj kelvina estas ŝovitaj unu rilate al la alia je 273,15 unuoj.
Historio
La originala skalo de A. Celsio havis direkton inversan ol la moderna skalo celsia: ĝi havis nulon je la bolpunkto, kaj 100 gradojn je la frostopunkto.
Pluraj sciencistoj, inter ili Karolo Lineo, rekomendis inversigi la skalon laŭ nia nuna maniero; menciindas ke sendepende de Celsio franca fizikisto Jean-Pierre Christin prezentis en 1743 termometron kun la nulo je la frostopunkto kaj 100 gradoj je la bolpunkto[1].
En tiu formo la celsia skalo iĝis kutima temperatura skalo en multaj landoj (notinda escepto estas Usono, kie la kutima temperatura skalo por nefaka uzado estas tiu farenhejta).
| Konverti el la sistemo | al la sistemo | Formulo |
|---|---|---|
| kelvina | celsia | Ŝablono:GdC = K − 273,15 |
| celsia | kelvina | K = Ŝablono:GdC + 273,15 |
| celsia | farenhejta | Ŝablono:GdF = (Ŝablono:GdC × 9/5) + 32 |
| reomira | celsia | Ŝablono:GdC = °R × 1,25 |
La nomo
Internacie dum kelka tempo ekzistis hezito, ĉu oni nomu la celsian gradon «centezimala» aŭ «centuma» (Ŝablono:Lang-en) — ambaŭ terminoj estas konfuzaj kaj ambiguaj — aŭ «celsia» (Ŝablono:Lang-de, Ŝablono:Lang-ru) laŭ la propono de Jöns Jacob Berzelius (1824). Fine en 1948 la «9-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj» rekomendis nomis ĝin laŭ Celsio.
La notacio
La celsia grado estas kutime skribata per la gradsigno (superlinia ringeto °), seninterspace sekvata de majuskla C; Unikodo entenas ĉi tiun signokombinon ĉe la signonumero U+2103 (℃), tamen malmultaj tiparoj ĝin disponigas.
BIPM rekomendas, ke kiel ĉe aliaj mezuroj (tamen esceptante ĝuste la signojn por grado, minuto kaj sekundo!) estu interspaco inter la nombro kaj la unuo. Do laŭ BIPM «37 gradoj celsiaj» skribendas kiel Ŝablono:GdC (kaj malsimile ol ekz-e 37° 12′ 5″). Naciaj normoj povas diferenci disde la rekomendoj de BIPM.
La celsia grado estas uzata nur por absolutaj temperaturoj, ne por temperatur-diferencoj;Ŝablono:Konfirmon tie oni uzas simple la kelvinon (kies absolutaj unuoj diferencas same kiel la celsiaj) aŭ, pli frue, simple la "grado", mallongigata per "grd".


Referencoj
Eksteraj ligiloj
- http://www.chemie.fu-berlin.de/chemistry/general/units_en.html#temp Ŝablono:Webarchiv
- http://www.lenntech.com/unit-conversion-calculator/temperature.htm
- http://www.bipm.org/en/si/si_brochure/chapter2/2-1/2-1-1/kelvin.html
- http://www.elmatematico.com/conversores/temperatura.php Ŝablono:Webarchiv
Ŝablono:- Ŝablono:Mezurunuoj de SI
- ↑ Mercure de France (1743): MEMOIRE sur la dilatation du Mercure dans le Thermométre. Chaubert; Jean de Nully, Pissot, Duchesne, Paris. pp. 1609–1610.