Grada matrico

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En la matematika kampo de grafeteorio la grada matrico estas diagonala matrico kiu enhavas informon pri la grado de ĉiu vertico de la grafeo.

Difino

Estu grafeo G=(V, E) kun V=n. La grada matrico D por G estas n×n kvadrata matrico difinita kiel

di,j={deg(vi),i=j0,ij

La grada matrico de k-regula grafeo havas la tutan diagonalon el valoroj k.

Ekzemploj

La grada matrico por jena vertica markita grafeo

estas

(400000030000002000000300000030000001)