Geometria simetria grupo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
- Ĉi tiu artikolo estas pri geometriaj simetrioj. Vidu artikolon simetria grupo pri grupoj sur ĝeneralaj aroj

La geometria simetria grupo de objekto (bildo ktp en 1, 2, 3 ktp dimensioj) estas la grupo de ĉiuj izometrioj sub kiu ĝi estas invarianto kun komponaĵo kiel la operacio. Ĝi estas subgrupo de la izometria grupo de la koncernita spaco.
(Se ne estas skribita alia, oni konsideru simetriajn grupojn en eŭklida geometrio ĉi tie, sed la koncepto povas ankaŭ esti studita en pli larĝaj ĉirkaŭtekstoj.)