Gaŭĝo de Lorenz

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Je elektromagnetismo kaj aliaj gaŭĝaj teorioj, la gaŭĝo de Lorenz estas parta gaŭĝo-fikso, kiu estas nevarianta laŭ transformo de Lorentz.

Difino

Se Aμ estas la 4-vektoro de la elektromagneta potencialo, la gaŭĝo de Lorenz estas la kondiĉo

μμAμ=0.

Laŭ la 1+3-malkompono Aμ=(ϕ/c,A), la gaŭĝo de Lorenz estas

A+1c2ϕt=0.

La sama difino ankaŭ validas pri la teorio de Yang-Mills, krom ke la potencialo Aμa ankaŭ havas Lie-alĝebran indicon.

Propraĵoj

La gaŭĝo de Lorenz estas parta gaŭĝo-fikso: eĉ post la uzo de la gaŭĝo de Lorenz, iom da gaŭĝa libero restas. Nome, la gaŭĝa transformo

Aμ(x)Aμ(x)+μα(x)

plenumas la gaŭĝon de Lorenz, se α estas harmonia funkcio, t.e. 2α=0.

Historio

La gaŭĝon de Lorenz inventis la dana fizikisto Ludvig Lorenz. (Konfuze, la transformo de Lorentz nomiĝas laŭ la nederlandano Hendrik Lorentz.)

Eksteraj ligiloj