Funkcio zeta de Riemann

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Prisupre Ŝablono:Matematikaj funkcioj

Funkcio zeta de RiemannFunkcio zeta de Euler kaj RiemannRimana ζ funkcio (skribite per greka litero ζ) aŭ Rimana funkcio zeto estas unu el Ŝablono:J, nomita laŭ Bernhard Riemann kaj difinata per formulo:

ζ(z)=n=1(1n)z

Serio estas konverĝa por valoroj de z, kies reala parto estas pli granda ol 1. Por la aliaj z estas uzata la analitika vastigaĵo.

Kun funkcio estas kunigata unu el plej gravaj problemoj de hodiaŭa matematiko – hipotezo de Riemann.

Ecoj

Por nombroj z kiuj havas realan parton malpli granda ol 1, valoro de funkcio ζ povas esti kalkulita el formulo:

ζ(z)=2zπ1/zΓ(1z)ζ(1z)

kaj Γ estas funkcio Γ de Euler.

Diagramo de ζ(x)

Kelkaj valoroj

ζ(2)=1+122+132+=π26
ζ(4)=1+124+134+=π490
ζ(8)=1+128+138+=π89450

La funkcio Zeto kiel Malfinia Produto

Ojler montris ke

ζ(z)=prima p(11pz)1=(112z)1(113z)1(115z)1

Ĉi tiu formulo veras por ĉiu z kies reela parto estas pli ol 1.

Ojler deduktis tion sekvamaniere. Unue, rimarku ke

ζ(z)=1+12z+13z ζ(z)12z=12z+14z+16z

Per subtraho, oni trovas

ζ(z)(112z)=1+13z+15z

En la dekstra flanko, estas nur la malparaj entjeroj. Pro tio,

ζ(z)(112z)13z=13z+19z+115z+

Alia subtraho vidigas ke

ζ(z)(112z)(113z)=1+15z+17z+

Ĉiu nombro dividebla per 3 estante subtrahita, supre restas nur la malparaj nombroj kiuj estas nedivideblaj per 3. Simile,

ζ(z)(112z)(113z)(115z)=1+17z+111z+

kie, en la dekstra flanko, aperas la entjeraj nombroj kiujn oni ne povas dividi per 2,35 (kaj nur tiuj).

Induktive, en la maldekstra flanko aperas la produto ζ(z)prima p(11pz), kaj la dekstra nombra konverĝas al 1. Oni tuj atingas la proponatan egalecon.

Rimarko: la serio kiu difinas ζ konverĝas absolute, se la reala parto de z estas pli ol 1. Tio permesas montri que la dekstra limito estas 1.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo