Franklino

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Franklino (simbolo Fr) estas, en la gaŭsa sistemo (CGS), la unuo de elektra ŝargo Q. Ĝi nomiĝis omaĝe al la usona sciencisto kaj inventisto Benjamin Franklin; sinonimoj terminoj: estas statcoulomb, StatCesu (akronimo de la angla electrostatic unit of charge).

Difino

La difino de franklino baziĝas sur la leĝo de Kulombo, laŭ kiu du egalaj ŝargoj Q je distanco r kaŭzas inter ili la forton:

F=keQ2r2.

La franklino estas la unuo de elektrostatika ŝargo kaj difinita tiel ke: Ŝablono:Citaĵo Tiele, la kulomba konstanto havas la valoron 1 en la elektrostatika CGS-sistemo kaj estas ankaŭ sendimensia kvanto.

Oni havas la rilatojn:

1dyn=(1Fr)2(1cm)2,

kun 1 dyn = 1 g · cm / s² , aŭ ankoraŭ

1Fr=1dyn1cm.

Ekvivalento de SI-unuoj

Per komparo kun la ekvivalentaj unuoj de la SI-sistemo kaj la kulombo, sekvas:

1Fr=1m/s10cAs=12.997.924.580C3,3356411010C

kie c=299.792.458m/s estas la lumrapido.

Unuoj de malsamaj sistemoj de unuoj ne povas oficiale esti uzataj. Do la franklino aŭ unuoj dirivataj de ĝia dimensio  [longo]1,5 · [maso]0,5 · [tempo]−1 neniam estos uzata en ekvacioj kune kun la kulombo.

Ekvivalentoj per CGS-unuoj aŭ iliaj derivitaj

La franklino esprimiĝas sekve en CGS-unuoj:

1Fr=1statC=1ESU=1dyncm=1gcm1,5s=104,5kgm1,5s=11010.000kgm1,5s.

La franklino estis ankaŭ uzita kiel unuo por aliaj fizikaj grandoj.

Vidu ankaŭ