Formuloj de Viète

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, formuloj de Viète estas formuloj kiuj ligas koeficientoj de polinomo kun ĝiaj radikoj. La formuloj estas faritaj de François Viète.

Estu polinomo

xn+a1xn1+a2xn2+...+an,

kun radikoj α1,α2,,αn, ĉiu radiko estas listigata en kvanto egala al ĝia obleco.

Tiam la koeficientoj a1,,an estas simetriaj funkcioj de la radikoj:

a1=(α1+α2++αn)
a2=α1α2+α1α3++α1αn+α2α3++αn1αn
a3=(α1α2α3+α1α2α4++αn2αn1αn)
...
an1=(1)n1(α1α2αn1+α1α2αn2αn++α2α3...αn)
an=(1)nα1α2αn

Alivorte, (1)kak egalas al sumo de ĉiuj eblaj produtoj de k radikoj (estas prenataj nur radikoj kun diversaj indeksoj).

El la formuloj sekvas ke se ĉiuj radikoj estas entjeroj do ĉiuj koeficientoj estas entjeroj, kaj an dividiĝas per ĉiu el la radikoj.

Se la koeficiento a01, do por uzo de la formulo necesas dividi la tutan polinomon je a0, tiam la radikoj ne ŝanĝiĝas.


Por kvadrata ekvacio

ax2+bx+c=0

kun radikoj r1 kaj r2

r1+r2=ba
r1r2=ca

Pruvo

La formuloj povas esti pruvitaj per konsidero de egaleco

xn+a1xn1+a2xn2+...+an=(xα1)(xα2)(xαn)

kie la dekstra flanko estas la faktorigita formo de la polinomo.

Post multipliko de eroj de la dekstra flanko, koeficientoj ĉe egalaj potencoj de x devas esti egalaj, el kio sekvas la formuloj de Viète.

Vidu ankaŭ