Fermaĵo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En topologio, la fermaĵo[1] estas la plej malgranda fermita aro, kiu entenas iun subaron de topologia spaco.

Difino

Supozu ke SX estas subaro en topologia spaco X. Konsideru la kolekton (X) de ĉiuj fermitaj aroj de X. El tiuj, konsideru la subkolekton

{F(X):FS}

de tiuj fermitaj aroj, kiuj estas superaroj de S. Ĉi tiu estas parte ordita aro laŭ la rilato de subareco. Ĝi havas unikan minimumon, ĉar la komunaĵo de arbitra familio de fermitaj aroj estas fermita; ĉi tiu minimumo estas la fermaĵo S¯ de S. Pli konkrete, ĝi estas la komunaĵo de ĉiuj tiuj fermitaj aroj, kiuj estas superaroj de S:

S¯={F(X):FS}.

Ekzemploj

En topologia spaco X, la fermaĵo de fermita aro estas la originala aro mem:

F(X)F¯=F.

Specife, la fermaĵo de la malplena aro estas la malplena aro, kaj la fermaĵo de la tuta spaco X estas la tuta spaco X.

¯=
X¯=X

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj