Fenetilamino
Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto
Fenetilamino estas endogena primara amino formita per enzima senkarboksiligo de la fenilalanino. Ĝi estas travidebla likvaĵo kiu agas tiel kiel stimulilo en la centra nervosistemo de homoj. Fenetilamino rilatiĝas strukture kaj farmakologie al amfetamino kaj povas impliciĝi kun la skizofrenio.
Altigo de la fenilacetata acido en la urino de skizofreniuloj, kiu siavice malaltiĝas per la traktado, estis uzitaj por konfirmi ĉi-hipotezon. La alta amaso da fenetilamino observata en fenil-ketonurio estis uzata por kompreni la konduton de la aŭtisto konstatata en ĉi-popolo. Fenetilamino same ligiĝas al kazoj de migreno.[2]
Fenetilamino ĉeestas en mamuloj tiel kiel en ĉokoladoj, specife post mikroba fermentado. Komerce ĝi estas akirata kiel aldonnutraĵo en la traktado de konduto kaj pezo-malgajno, tamen, kiam buŝe prenita, fenetilamino metaboliĝas en la maldika intesto far la enzimo unuamino-oksidazo sekvata de la aldehido-senhidrogenazo, kiu konvertas ĝin al fenilacetata acido.
Ĉi-tio signifas ke por atingi la cerbon, dozoj pli altaj devas esti uzataj. Fenetilamino estas produktata de vasta gamo da fungoj kaj bakterioj, tiaj kiaj Laktobaciloj, Klostridioj, Pseŭdomonoj, kaj Enterobacteriaceae, kiuj agas kiel potencaj antimikrobi-agentoj kontraŭ certaj patogenaj specioj de Escherichia coli, kiam sufiĉe koncentritaj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Fenetilamino estas preparata per reduktado de la benzila cianido sur likva amoniako en ĉeesto de Raney-Nickel katalizilo, laŭ metodo de J. C. Robinson kaj H. R. Snyder, publikigita en 1955.
Sintezo 2
- Preparado de la fenetilamino per traktado de la "fenilacetaldehido" kun metilamino:[3]
Literaturo
- Chemical Book
- Alfa Aesar
- Santa Cruz Biotechnology
- RÖMPP Encyclopedia Natural Products
- Purification of Laboratory Chemicals
- Medical Toxicology of Drug Abuse: Synthesized Chemicals and Psychoactive Plants
- The Alkaloids: Chemistry and Pharmacology
- Encyclopedia of Food and Color Additives
- Fifty Years of LSD: Current Status and Perspectives of Hallucinogens
Vidu ankaŭ
-
Benzil-izo-ĥinolino -
Duhidrokso-fenetilamino -
Hordenino -
Fenelzino