Entjera elemento

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En nombroteorio, entjera elemento estas ĝeneraligo de la koncepto de gaŭsaj entjeroj en la kampo de kompleksaj nombroj.

Difino

Supozu, ke K estas komuta ringo kaj ke RK estas ĝia subringo. Elemento xK estas entjera super R, se kaj nur se ekzistas identaĵo de la formo

0=xn+rn1xn1+rn2xn2++r1x+r0.

Alivorte, x kuŝas en la nulejo de normumita polinomo pR[x].

La entjeraj elementoj formas subringon inter R kaj K; tiu nomiĝas la entjera fermaĵo de la subringo R en K.

Ekzemploj

Konsideru la korpon de racionalaj nombroj . Super la subaro de entjeroj , la entjeraj elementoj estas la entjeroj. Alivorte, ne ekzistas netrivialaj entjeraj elementoj, krom tiuj en la subringo mem.

Konsideru la algebran nombrokorpon (1). Super la subaro de entjeroj , la entjeraj elementoj estas la gaŭsaj entjeroj

a+b1,(a,b).

Eksteraj ligiloj