Egalsigno

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Interpunkcio =

Egalsigno= estas signo indikanta egalecon. En matematiko, en logiko k.t.p. oni du esprimojn deklaras egalaj aŭ egalvaloraj, se oni starigas inter ili egalsignon. Ĝia unikoda numero estas U+003D. Oni povas ankaŭ tajpi ĝin per la klavokombino Alt kaj 61 per cifera klavaro.

Historio

Tiun ĉi signon proponis la kimria matematikisto Robert Recorde, (15101558) en sia verko The Whetstone of Witte (1557). Li motivis uzadon de du paralelaj streketoj skribinte, ke “neniuj aliaj du aĵoj povas esti pli egalaj”. Antaŭ tio antikvaj kaj mezepokaj matematikistoj indikas egalecon per vortoj. Ne tuj la propono estis akceptita, oni plu indikis egalecon vorte aŭ uzis signojn “||” kaj “æ” (laŭ latina aequalis), kiuj estis uzataj eĉ en 18-a jarcento.[1]

Similaj signoj

  • “≠”, “!=” aŭ “<>” — malegalsigno, signas malegalecon.
  • “≈” — signas proksimuman egalecon.
  • “≡” — identsigno, signas ke du esprimoj estas egalaj sendepende de la valoroj de la variabloj en ili. Ankaŭ tiu signo estas uzata en la modula aritmetiko, kie “ab(modn)” signifas, ke a kaj b havas la saman reston kiam ili estas dividitaj per n (por pozitivaj entjeroj).
  • “:=” — en kelkaj komputillingvoj signas valorizon.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Projektoj