Egalŝtupa agordo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉe la egalŝtupa agordo oni egaligas la pitagoran komon kaj subdividas la okton en dekdu duontono-paŝojn de la frekvencproporcio

f2f1=21121,05946309

La gamo, kiu uzas tian agordon, nomatas temperita gamo.

Tiamaniere agordita instrumento enhavas, escepte de la oktoj, neniun puran (t.e. agorditan laŭ entjera frekvencproporcio) intervalon, kaj la deviadoj estas nepre aŭdeblaj. Nuntempe oni ĝenerale perceptas tiujn deviojn kiel akcepteblaj (pro alkutimiĝo).

La divido de la okto en dek du tonojn kun sama frekvencproporcio al siaj najbaraj tonoj ja estas la plej uzata, tamen ne la ununura ebleco alproksimiĝi al la puraj intervaloj. Per pli tonoj pro okto oni atingas pli bonajn alproksimadojn. Fakte okazis subdivido en egalŝtupe agorditan deknaŭŝtupa tonsistemo.

Historio

Geometria ilustrado de la egalŝtupa agordo el Sopplimenti musicali (1588) de Gioseffo Zarlino

La egalŝtupan agordon kiel unua povis kalkuli sufiĉe ekzakte en 1584 Chu Tsai-yü ( 朱載堉 ) en Ĉinio helpe de sistemo de naŭciferaj nombroj. En Eŭropo tamen tiuj ĉi kalkuladoj iĝis konataj nur en 1799, sen ke oni menciis laŭnome Chu Tsai-yü. En 1588 Gioseffo Zarlino proponis ekzaktan geometrian priskribon. Simon Stevin kiel unua eŭropano priskribis en Van de Spiegheling der Singconst (manskribaĵo ĉ. aŭ antaŭ 1600) vastan alproksimiĝon helpe de procedo por radikokalkulado, tamen mise pensis garantii per tio naturajn grandajn tritojn.

Egalŝtupe nomataj liutagordoj de la 16-a jarcento baziĝis, kiel praktikate de Vincenzo Galilei, plejparte sur duontono kun la proporcio 18:17 (ĉ. 99 Cendojn).

Precipe en la 17-a jarcento ne nur teoriistoj kiel Pietro Mengoli kaj Marin Mersenne, sed ankaŭ komponistoj, instrumentkonstruistoj kaj muzikistoj diskutis pri la egalŝtupa agordo. Tion ekz. pruvas disputo pri agordoj inter Giovanni Artusi kaj Claudio Monteverdi mallonge post 1600. Girolamo Frescobaldi rekomendis la egalŝtupan agordon por la orgeno en la baziliko S. Lorenzo en Damaso.

En la germanlingvaj regionoj oni ankaŭ uzis anstataŭ egalŝtupa la nocion egalŝveba, ekz. Andreas Werckmeister 1707 en Musikalische Paradoxal-Discourse: „ ... se la temperado estas aranĝata tiel, ke ĉiuj kvintoj ŝvebas 1/12 komon ... kaj akurata aŭdado povas realigi kaj agordi ĉi tiun/tiam certe troviĝas bontemperita harmonio tra la tuta cirklo kaj tra ĉiuj klavoj.“ Werckmeister nepre ne opinias per tio, ke la ŝvebofrekvencojn egalas. La malfacilaĵon alparolatan de li, agordi egalŝtupe, ekz. pianagordistoj precize povas majstri per tio, ke li konas la diferencajn ŝvebofrekvencojn de la kvintoj en la diference altaj pozicioj de la piano kaj uzas por la agordado.

La nocio egalŝveba ankaŭ povas koncerni pluan apartaĵon de ĉi tiu agordo: La suprokvinto de tono kaj la subkvinto de ĝia okto ĉiam ŝvebas samrapide.

La praktika graveco restis bagatela ĝis en la 18-a jarcento, tamen pliiĝis la konsentantoj de la egalŝtupa agordo, inter ili Jean-Philippe Rameau kaj Friedrich Wilhelm Marpurg. Ĝisfine de la 18-a jarcento ĝi gajnis superecon kontraŭ malegalŝtupaj agordoj kaj en la 19-a jarcento ĝi finfine venkis.

Per tio tamen la tonalkarakteroj por novaj komponaĵoj perdis gravecon, ĉar diferencaj tonaloj ĉirilate ne plu sonis diferencaj. Je la prezentado de malnovaj verkoj sur egalŝtupe agorditaj instrumentoj pro la sama kaŭzo perdiĝas ofte gravak artaj aspektoj de la komponaĵo, ekz. ĉar fruaj komponistoj ŝatis apliki malbone sonantajn „maleblajn“ tonalojn, por fari per-sone traviveblaj negativaĵojn kiel doloro kaj peko.

Nuntempe oni agordas instrumentojn kun fiksajn tonaltojn kiel la pianogitaro laŭnorme egalŝtupaj, sed multajn orgenojn kaj klavicenojn historieme per aliaj, malegalŝtupaj agordoj.

Mishaqah

Araba muzikteoriulo Mishaqah egalŝtupigis la tradician araban duoktan gamon kaj dividis ĉiun okton en dudek kvar tonintervalojn. Tiu do havas duoble pli da tonoj ol la eŭropa de Werckmeister kaj diferenco de 50 cendojn inter sinsekvaj tonoj.

Frekvenckalkulado

La matematika instrukcio por difini la tonon sur la tuta gamo de la egalŝtupa agordo estas

f(i)=f02i/12,

je kio f0 povas esti ekz. la frekvenco de la ĉambrotono a’ (440 Hz). i estas la duontona distanco al la elektita tono kun dle frekvenco f0. Tian matematikan vicon oni nomas geometria vico.

Se oni volas difini la frekvencon de la tono g’, oni nombras ĝian duontonpaŝan distancon de la ĉambrotono a’ (i = minus 2, ĉar oni nombras malsupren), kaj enmetas la valorojn en la egalaĵon:

f(2)=440Hz22/12391,995Hz

por la tono g’’ oni ricevas analoge duontonan distancon al f0 de i = 10:

f(10)=440Hz210/12783,991Hz

Kiel vidate, g’’ havas la duoblan frekvencon de g’ – pro tio ĝi sonas tiel konsonanca, se oni ekludas du samnomajn tonojn, kio ankaŭ klarigas unu ĉefan econ de la egalŝtupa agordo. Aliaj avantaĝo estas, ke oni povas transponi ĉiun pecon (do ekz. transloki ĉiujn tonojn ekde la origina F# maĵora al C maĵora), sen ke en la peco por ordinara aŭskultanto io ajn karakterize ŝanĝas (escepte homojn kun absoluta sonsento).

Cendvaloroj de la egalŝtupa agordo

Tono C C#/D♭ D D#/E♭ E F F#/G♭ G G#/A♭ A A#/B♭ B C
do do#/re♭ re re#/mi♭ mi fa fa#/sol♭ sol sol#/la♭ la la#/si♭ si do
Cendvaloro 0 100 200 300 400 500 600 700 800 900 1000 1100 1200

Ĉi-sekva tabelo montras la valorojn de ĉiuj intervaloj, en egalŝtupa kaj pura agordoj samkiel la diferenco de unu al alia en Cendoj:

Intervalo Egalŝtupe temperita intervalo Pura intervalo Diferenco en Cendoj
Unuto 2012=1=0Cent 11=1=0Cent 0 Cendo
Malgranda duto 2112=2121,059463=100Cent 16151,066667111,73Cent -11,73 Cendoj
Granda duto 2212=261,122462=200Cent 98=1,125203,91Cent -3,91 Cendoj
Malgranda trito 2312=241,189207=300Cent 65=1,2315,64Cent -15,64 Cendoj
Granda trito 2412=231,259921=400Cent 54=1,25386,31Cent 13,69 Cendoj
Kvarto 2512=32121,334840=500Cent 431,333333498,04Cent 1,96 Cendoj
Aŭgemtita kvarto * 2612=21,414214=600Cent 4532=1,40625590,22Cent 9,78 Cendoj
kvinto 2712=128121,498307=700Cent 32=1,5701,96Cent -1,96 Cendoj
Malgranda sesto 2812=431,587401=800Cent 85=1,6813,69Cent -13,69 Cendoj
Granda sesto 2912=841,681793=900Cent 531,666667884,36Cent 15,64 Cendoj
Malgranda septo 21012=3261,781797=1000Cent 1691,777778996,09Cent 3,91 Cendoj
Granda septo 21112=2048121,887749=1100Cent 158=1,8751088,27Cent 11,73 Cendoj
Okto 21212=2=1200Cent 21=2=1200Cent 0 Cent

Rimarkoj:

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Mark Lindley: Stimmung und Temperatur, in Frieder Zaminer (Hrsg.): Geschichte der Musiktheorie, Bd. 6. Hören Messen und Rechnen in der frühen Neuzeit, S. 109-332, Darmstadt 1987

Ŝablono:Gamoj Ŝablono:Projektoj