Efika valoro

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La efika valoro, aŭ prefereble efektiva valoro[1], estas la kvadrata averaĝo de periode ŝanĝanta fizika grando.

Ĝi egalas al la kvadrata radiko de la averaĝo de la kvadratoj de la valoroj.

En elektrotekniko, la efika valoro de kurentotensio kiuj varias dum la tempo, egalas al la valoro de kontinua kurentokontinua tensio, kiuj en difinita tempo transformas la saman kvanton da energio en rezistanco.

Difinoj

Efika valoro de kurento

La efika valoro I de la intenso i(t) de elektra kurento ŝanĝiĝanta dum la tempo kun periodo T egalas al la intenso de kontinua kurento kiu transformas la saman kvanton da energio E kiel i(t) fluante tra rezistanco R dum la periodo T.

E=UIT=RI2T=Rt0t0+Ti2(t)dt

Oni kalkulas la efikan valoron per la kvadrata radiko de la averaĝo de la kvadratoj de la valoroj de la kurentintenso dum la periodo T.

I=1Tt0t0+Ti2(t)dt
Formuloj por simplaj alternaj signaloj
Signalo Formo de la ondo I
sinusforma Imax2
triangula Imax3
kvadrata kaj simetria Imax

Efika valoro de la tensio

Fizike efika valoro U de la tensio u(t) egalas al la kontiunua tensio, kiu, aplikita al rezistanco R dum la periodo T transformas la saman kvanton da energio E kiel la ŝanĝanta tensio u(t).

Matematike ĝi estas kalkulebla per

U=1Tt0t0+Tu2(t)dt
Formuloj por simplaj alternaj signaloj
Signalo Formo de la ondo U
sinusforma Umax2
triangula Umax3
kvadrata kaj simetria Umax

Referencoj

Ŝablono:Referencoj