Efika temperaturo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Efika temperaturo TE - estas parametro, karakterizanta lumecon (la plenan povon de radiado) de astro. Alivorte, efika temperaturo estas temperaturo de nigra korpo, havanta dimension de la astro kaj radianta la saman kvanton da energio dum unuo de tempo[1].

Laŭ leĝo de Stefan-Boltzmann lumeco L de de sfera nigra korpo havanta radiuson R, kaj sekve areon de radianta spaco 4πR2, estas:

L=4πR2σTE4.

kaj

σ - estas Konstanto de Stefan-Boltzmann, egala 5,67×10Ŝablono:Eksp W/(m2 Ŝablono:GdK4).

Rezulte, efektiva temperaturo egalas al temperaturo de nigra korpo, de kies unuo de spaco dum unuo de tempo radias energio L/4πR2.

Se oni temas pri astroj, havantaj atmosferon, ties efektiva temperaturo estas difinata per temperaturo de radinta tavolo de atmosfero havanta optikan profundon τ1. Se temas pri steloj - la tavolo estas fotosfero; planedoj - supraj tavoloj de ties atmosfero. Okaze de astroj kun propraj fontoj de energio (steloj) aŭ okaze de astroj, ricevantaj energion de eksteraj fontoj (planedoj prilumataj de stelo), efektiva temperaturo de la astroj estas pli malalta ol stela kerno aŭ surfaco de planedo.

Apliko

Por kalkuli efektivan temperaturon necesas scii valoron de lumeco L kaj radiuso R. Tamen valoron de stelaj radiusoj estas malfacile ricevi per rekta observado pro grandegaj distancoj. La radiusoj estas ricevitaj nur por kelkaj steloj. Sed eĉ por ĉi-tiaj steloj rekta mezuro de efektiva temperaturo havas obstaklojn ĉar necesas scii ne nur distancon, sed ankaŭ valoron de Ŝablono:Ill, karakterizantan diferencon inter plena radiado de stelo kaj ĝia radiado en videbla spektro. Ankaŭ tre malhelpas la Tera atmosfero, sorbanta infraruĝan kaj ultraviolan radiadon. Pro la komplikaĵoj oni trovas lumecon de stelo uzante ŝajnan magnitudon kun balometria korekto, kian por varmaj steloj uni kalkulas teorie kaj por malvarmaj taksas empirie. Pro manko de radiusvaloro tre gravas pritakso de efektiva temperaturo de stelo per ĝia spektro. Oni uzas ligon inter efektiva temperaturo kaj spektra klaso de steloj. La ligo estas rezulto de teoriaj kalkuloj. Difininte efektivan temperaturon per spektra klaso, eblas per lumeco kalkuli stelan radiuson. La metodo estas vaste uzata por kalkuli valoron de stela dimensio [1].

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

  1. 1,0 1,1 Citaĵa eraro: Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj FE1