Dunatria pirofosfato

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Natria pirofosfato dubaza
Kemia strukturo de la
Dunatria pirofosfato
3D Kemia strukturo de la
Dunatria pirofosfato
Kemia strukturo de
dunatria pirofosfato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria pirofosfato dubaza
  • Pirofosfato de natrio dubaza
  • Hidrogena pirofosfato de natrio
Kemia formulo
Na2H2P2O7
CAS-numero-kodo 7758-16-9
ChemSpider kodo 22859
PubChem-kodo 24451
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka kristala
polvo aŭ granuloj
Molmaso 221,94 g mol−1
Denseco 2,31 g/cm3
Fandopunkto >Ŝablono:GdC
Solvebleco Akvo:17 g/100 mL (Ŝablono:GdC)
Nesolvebleco
Mortiga dozo (LD50) 2650 mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo Ne brulema
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Dunatria pirofosfato, pirofosfato de natrio dubazaNa2H2P2O7 estas neorganika salo de natria hidroksido kaj pirofosfata acido, blanka solido kiu agas kiel bufro kaj kelatigagento, kun multaj aplikoj en la nutro-industrio. Kiam kristaliĝinta el akvo, ĝi estigas heksahidraton, sed ĝi senhidratiĝas super la meditemperaturo.

Sintezoj

  • Preparado per malkomponiĝo de hejtata natria fosfato unubaza:
𝖭𝖺𝖧𝟤𝖯𝖮𝟦 160oC 𝖭𝖺𝟤𝖧𝟤𝖯𝟤𝖮𝟩+𝖧𝟤𝖮
𝖧𝟦𝖯𝟤𝖮𝟩+𝟤𝖭𝖺𝖮𝖧  𝖭𝖺𝟤𝖧𝟤𝖯𝟤𝖮𝟩+𝟤𝖧𝟤𝖮
  • Reakcio inter saturita solvaĵo de natria pirofosfato kaj acetata acido:
𝖭𝖺𝟦𝖯𝟤𝖮𝟩+𝟤𝖢𝖧𝟥𝖢𝖮𝖮𝖧 010oC 𝖭𝖺𝟤𝖧𝟤𝖯𝟤𝖮𝟩+𝟤𝖢𝖧𝟥𝖢𝖮𝖮𝖭𝖺

Reakcioj

  • Kristaloj de natria pirofosfato dubaza perdas akvon vakue kaj per hejtado:
𝖭𝖺𝟤𝖧𝟤𝖯𝟤𝖮𝟩𝟨𝖧𝟤𝖮 80oC 𝖭𝖺𝟤𝖧𝟤𝖯𝟤𝖮𝟩+𝟨𝖧𝟤𝖮
  • Kiam malrapide hejtita ĝi malkomponiĝas en aliajn fosfatojn:
𝖭𝖺𝟤𝖧𝟤𝖯𝟤𝖮𝟩 220250oC 𝟤𝖭𝖺𝖯𝖮𝟥+𝖧𝟤𝖮
  • Kiam hejtado daŭras plu:
𝟤𝖭𝖺𝟤𝖧𝟤𝖯𝟤𝖮𝟩 650oC 𝟤𝖭𝖺𝟥𝖯𝟤𝖮𝟫+𝟥𝖧𝟤𝖮
  • Ĝi malkomponiĝas en hejtita akvo:
𝖭𝖺𝟤𝖧𝟤𝖯𝟤𝖮𝟩+𝖧𝟤𝖮 100oC 𝟤𝖭𝖺𝖧𝟤𝖯𝖮𝟦
  • Ĝi reakcias kun alkaloj por estigi neŭtralan salon:
𝖭𝖺𝟤𝖧𝟤𝖯𝟤𝖮𝟩+𝟤𝖭𝖺𝖮𝖧  𝖭𝖺𝟦𝖯𝟤𝖮𝟩+𝟤𝖧𝟤𝖮

Nutro-uzoj

Dunatria pirofosfato estas tre populara kiel fermentigagento en bakpulvoroj. Ĝi kombiniĝas kun natria bikarbonato por liberigi karbona duoksido:

Na2H2P2O7 + NaHCO3 → Na3HP2O7 + CO2 + H2O

Ĝi disponeblas laŭ gamo da gradoj kiuj afekcias la rapidon de la reakcio. Pro tio ke la rezulta fosfato prezentas strangan guston, tiu salo uzatas en tre dolĉaj kukoj kiuj duonkaŝas tiun proprecon. En Usono ĝi estas grande konsiderata kiel sekura por uzo en nutraĵoj. Ĝi same uzatas en konservitaj marfruktoj por tenado de la koloro kaj malpliigo de la malbonodoro dum manipulado. Ĝi estas acida fonto en la reakcio kun bakpulvoro por fermentado de bakitaĵoj.

En bakpulvoro, ĝi estas identigita kiel nutro-aldonaĵo E450, kaj en konservitaj viandoj, ĝi plirapidigas la konvertiĝon de natria nitrito al nitrito (NO2) per formiĝo de peranta nitrita acido, kaj povas plibonigi la kapablecon je akvokonservado. Dunatria pirofosfato same troviĝas en glaciiĝintaj terpomaj derivaĵoj , kie ĝi uzatas por ne permesi ke la koloro de la terpomoj malheliĝu.

Aliaj uzoj

Ĝi uzatas en ledotraktado, por forigo de feraj makuloj el ledo. Ĝi stabiligas la solvaĵojn de hidrogena peroksido kontraŭ reduktiĝo. Kune kun sulfamata acido ĝi uzatas en purigaj aplikoj, ĉefe por forigo de sapŝtono. Kiam aldonata al hejtata akvo, ĝi faciligas la forigon de hararo kaj haŭto en mortigado de porkoj, kaj plumoj kaj haŭto en mortigado de kokinoj. En petrola produktado, ĝi eble uzatas kiel dispersanto en putoborado.

Literaturo

Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo