Delto de Kronecker

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, la delto de Kronecker estas funkcio de du variabloj, kutime entjeroj, kiu estas 1 se ili estas egalaj kaj 0 alie. Ĝi estas skribita per litero δ kiel δij de argumentoj i kaj j.

δij={1,i=j0,ij

Tiel ekzemple δ12=0, kaj δ44=1.

Alia skribmaniero estas

[i=j]={1,i=j0,ij

Unu-variabla skribmaniero δi estas uzata kiel:

δi={1,i=00,i0
Impulsa funkcio

Simile, en cifereca signala prilaborado, la sama nocio estas prezentata kiel funkcio sur entjeroj:

δ[n]={1,n=00,n0

La funkcio estas nomata kiel impulsoimpulsa funkciounuimpulso. Kaj kiam ĝi estas donata en enenigon de iu sistemo, la eligo estas la impulsa respondo.

En lineara algebro, la identa matrico povas esti skribita kiel δij. En lineara algebro, delto de Kronecker povas esti uzata ankaŭ kiel tensoro kaj estas tiam skribata kiel δji.

Propraĵoj

La delto de Kronecker plenumas la jenan ekvacion:

i=δijai=aj

Ĉi tiu propraĵo estas simila al tiu de la diraka delta funkcio:

δ(xy)f(x)dx=f(y)

kaj fakte la diraka delto estis nomita post kiam la delto de Kronecker.

Ĝeneraligo

Sammaniere oni povas difini analogan funkcion de pluraj variabloj, la ĝeneraligitan delton de Kronecker:

δi1i2inj1j2jn=k=1nδikjk

La valoro de ĉi tiu funkcio estas aŭ +1, aŭ −1, aŭ 0.

  • Se la supraj indicoj (j1j2jn) estas para permuto de (konsistas el para nombro de interŝanĝoj de apudaj paroj en) i1i2in, la valoro estas +1.
  • Se la supraj indicoj (j1j2jn) estas nepara permuto de (konsistas el nepara nombro de interŝanĝoj de apudaj paroj en) i1i2in, la valoro estas −1.
  • Se la supraj indicoj (j1j2jn) ne estas permuto de i1i2in, la valoro estas 0.

Historio

La delton de Kronecker inventis la germana matematikisto Leopold Kronecker (18231891).

Vidu ankaŭ