Ciklopentanolo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ciclopentanolo estas organika komponaĵo, cikla alkoholo, senkolora oleeca likvaĵo kun milda odoro je amila alkoholo. Ĝi estas milde solvebla en akvo sed solvebla en etanolo, duetila etero, ketono kaj organikaj solvantoj kaj okazas en etaj kvantoj en la pasifrukto. Ĉi-substanco estas relative stabila sed estas brulema kiam ekspoziciita al altaj temperaturoj aŭ libera flamo.
La ciklopentanolo estas industrie sintezita per reduktado de la ciklopentanono kun litia aluminia kvarhidrido sub meditemperaturo aŭ per kataliza hidrogenigo. La ciklopentanolo uzatas kiel solvanto en la industrio de lakoj, medicinaĵoj kaj kiel kemia reakcianto. Ĝi ankaŭ uzatas kiel solvento en parfumfabrikado.
Sintezo
- Ciklopentanolo estas sintezita per reduktado de la ciklopentanono en ĉeesto de natria borohidrido:

Reakcio
Reakcio 1
- Sintezo de la ciklopenteno per senhidratigo de la ciklopentanolo:
Reakcio 2
- Per agado de la dumetila sulfato kun la ciklopentanolo eblas estigi la ciklopentilan metil-eteron.
|
|
Reakcio 3
- La interagado de la metala natrio kun ciklopentanolo estigas natrian ciklopentokson kaj hidrogenon.
|
|
Literaturo
- NIST Chemistry WebBook
- Chemical Book
- Organic Chemistry, Joseph M. Hornback
- Zeolites and Related Materials: Trends Targets and Challenges(SET): 4th ..., Antoine Gedeon,Pascale Massiani,Florence Babonneau
- Olfaction, Lloyd M. Beidler
Kunrilataj kemiaĵoj
-
Ciklopentil-metil-etero -
Aminometil-ciklopentilamino -
Metil-ciklopentilamino -
Dumetil-ciklopentilamino -
Metilciklopentano -
Metokso-ciklopentano -
Metil-ciklopentanolo -
1,3-dukloro-2-bromo-ciklopentano -
Etokso-ciklopentano -
Kloro-ciklopentano -
Etil-ciklopentano

