Butadieno
Butadieno[3] aŭ 1,3-butadieno estas simpla konjugita dieno, gasa hidrokarbonido, karcinomogena substanco uzata kiel krudmaterialo por la produktado de sintezita kaŭĉuko, polibutadienaj kaŭĉukoj kaj termoplastaj rezinoj. La molekulo (CH2=CH)2 povas esti konsiderata kiel du elementoj el la vinila grupo (CH2=CH) kunigitaj.
Kvankam la molekulo de butadieno facile rompiĝas en atmosfero, ĝi estas trovata en atmosfero de urboj kaj suburbareoj kiel konsekvenco de ĝia konstanta eligo farita de aŭtomobilmotoroj. La usona vivmedia entrepreno listigas ĝin kiel "toksa aero el moviĝema fonto" kun la plej alta normigita risko-faktoro, supera eĉ al tiu de la formaldehido, la dua plej toksa aero ellasita de veturilomotoroj laŭ faktoro pli alta ol 20.
Historio
En 1863, la franca kemiisto E. Caventou izolis nekonatan hidrokarbonidon per pirolizo de la amila alkoholo, verdire el la fuzeoleo, ia miksaĵo de izobutilkarbinolo kaj sekbutilkarbinolo.[4] En 1886, la angla kemiisto Henry Edward Armstrong (1848-1937) ĝin izolis el petroldistilado. Sed nur en 1910, la rusa kemiisto Sergey Vasilyeviĉ Lebedev (1874-1934) polimerizis la butadienon kaj estigis materialon ĉeestantan en la naturaj proprecoj de la kaŭĉuko.[5]
En 1929, Eduard Tschunker kaj Walter Bock (1895-1948) preparis kun-polimeron de stireno kaj butadieno, kiu estis uzataj en la manufakturo de la pneŭmatikoj. La monda produktado rapide kreskis, kiam la butadieno komencis produktiĝi ekde la etanolo en Sovetunio kaj Usono de la acetileno.
- La butadieno prezentas tri mezomerajn formulojn:
Sintezoj
Sintezo 1
- Forigo de la cikla ringo: Industrie, butadueno produktiĝas per konsiderinda amaso da hidrogenforigado ekde saturitaj hidrokarbonidoj per forta hejtado aŭ krakado. Laboratorie, oni uzas la malkomponadon de la 2,5-duhidrotiofendioksido en bolanta ksileno laŭ cikloringa eliminado al butadieno kaj sulfura dioksido.
Sintezo 2
Sintezo 3
- Metodo de Houdry: En la petrolindustrio, la ĉefa metodo por la produktado de la butadieno estas per kataliza senhidrogenigo de la butano sur kromia oksido aŭ silicia oksido:
Sintezo 4
- La butadueno estigeblas per pirolizo de la metil-pirolidono:[7]
Reakcioj
- Laŭ la reakcio de Diels-Alder, butadieno reakcias kun etileno por doni cikloheksenon:
Literaturo
- Dow Chemical
- National Cancer Institute
- the NIST WebBook
- Butadiene Production from Butenes - Cost Analysis - Butadiene E21A, Intratec Solutions
- Handbook of Compressed Gases, Compressed Gas Association, Inc.
- Encyclopedia of Chemical Processing and Design: Volume 5 - Blowers to ... John J. McKetta Jr
- Chemical Book
- Societé Chimique de France Ŝablono:Webarchiv
Vidu ankaŭ
- Eugene Jules Houdry (1892-1962)
- Tiofeno
- Sergej Lebedev (1874-1934)
- Henry Edward Armstrong (1848-1937)
- Stireno
- Ciklobutano