Benzila triklorido

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Benzila triklorido
Plata kemia strukturo de la Benzila triklorido
Tridimensia kemia strukturo de la Benzila triklorido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Triklorido de benzilo
  • Benzo-triklorido
  • Triklorido de benzeno
  • Triklorido de tolueno
  • Fenil-kloroformo
  • Triklorometil-benzeno
  • Klorido de benzilidino
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 98-07-7
ChemSpider kodo 13882366
PubChem-kodo 7367
Merck Index 15,1112
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora koroda likvaĵo
Molmaso 195,467 g·mol-1
Denseco 1,3756g cm−3
Fandpunkto -5 °C
Bolpunkto 220,8 °C
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo 108 °C
Memsparka temperaturo 211 °C
Solvebleco Akvo:reakcias
Mortiga dozo (LD50) 702 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22 R23 R41 R45 R23 R37/38
Sekureco S45 S53
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS Damaĝo Piktogramo
Ŝablono:GHS PiktogramoŜablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Benzila trikloridoC7H5Cl3, ankaŭ konata kiel triklorotolueno, estas organika aromata komponaĵo de kloro kun tolueno, senkolora likvaĵo kun korodaj proprecoj ĉefe uzata kiel interaĵo en la preparado de kemiaj produktoj kiel tinkturoj kaj farmaciaĵoj.

Ĝi estas klasata kiel ekstreme danĝera substanco fare de la saninstitutoj kaj estas submetita al striktaj raportaj postuloj de la instalaĵoj kiuj produktas, enstokigas aŭ uzas ĝin en signifoplenajn kvantojn. Benzotriklorido estas nesolvebla en akvo ĉe meditemperaturo kaj malkomponiĝas en ĝia ĉeesto, tamen ĝi estas solvebla en alkoholo, benzeno kaj etero. Ĝi estas irita substanco al okuloj kaj haŭto kaj oni suspektas ke ĝi estas karcinomogena. La mortigaj dozoj estas tre malaltaj kaj ĝi posedas toksajn efikojn sur la centra nervosistemo.

Sintezoj

Sintezo 1

  • Preparado per interagado de tolueno kun kloro en ĉeesto de 2% da fosfora triklorido donante trikloridon de benzilo kaj kloridan acidon;

Tolueno+ 3kloro 2%PCl3Triklorido de benzilo+3 Klorida acido

Sintezo 2

  • Preparado per interagado de tolueno kun klorido de tionilo donante kiel kromproduktojn kloridan acidon, sulfuran duoksidon kaj dusulfuran dukloridon:

Tolueno +4SOCl2Triklorido de benzilo+3 Klorida acido+2Sulfura duoksido+Dusulfura duklorido

Reakcioj

Reakcio 1

  • Trifluoro-tolueno (CAS-numero 98-08-8) estas koroda senkolora likvaĵo uzata kiel krudmaterialo en la produktado de pesticidoj kaj farmaciaĵoj, ĝi estas sintezebla per traktado de triklorido de benzilo kun kalia fluorido:

Triklorido de benzilo KCl+KFtrifluorido de benzilo

Reakcio 2

Triklorido de benzilo+2H2Obenzoata acido+3 Klorida acido

Reakcio 3

Trifluoro-acetata acido estas preparata per metodo kiu ilustras la stabilecon kaj senaktivecon inter karbonaj kaj fluoraj ligiloj. Kiam benzotriklorido estas traktata kun arĝento aŭ antimono, la rezultanta benzotrifluorido povas forte oksidiĝi kaj la benzena ringo estos tute detruita.[5]

Triklorido de benzilo3AgCl+3AgFtrifluorido de benzilo CO2H2O+[O]trifluoro-acetata acido

Literaturo

Referencoj

Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo