Arkimeda spiralo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Prisupre

Arkimeda spiralo kies ekvacio estas r=t/π (por t>0).
La distanco inter unu turno kaj la sekva kreskas laŭ aritmetika vico.

En geometrio, Arkimeda spiralo estas ebena kurbo, kies la polusa ekvacio estas:

ρ=aθ+b, kie:
θ estas la angulo,
a kaj b estas reelaj nombroj.

La tiel difinita spiralo malsamas de spiralo kun a= 0 per rotacio de angulo -b/a.

La Arkimeda spiralo estas la ebena kurbo trakurita de punkto kiu moviĝas kun konstanta rapideco sur rekto kiu turnas kun konstanta angula rapido ĉirkaŭ unu el siaj punktoj. Ekzemple la formo de la kanelo de gramofondisko estas Arkimeda spiralo.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj