Aritmetika hierarkio

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematika logiko, la aritmetika hierarkiokleene-a hierarkio klasifikas la arojn de aritmetikaj formuloj (aŭ aritmetikaj aroj) laŭ ilia grado de solvebleco. Markotoj en la hierarkio estas difinita tiujn formulojn, kiuj kontentigas propozicion (priskribon) de certa komplekseco.

La algoritmo de Tarski-Kuratowski provizas supera baron por la grado de solvebleco de aritmetika formulo.

Difino

La aritmetika hierarkio estas tri familioj de kolektoj de aroj (aŭ formuloj) nomitaj kiel Πn0, Σn0, kaj Δn0, por naturaj nombroj n. La kolektoj estas rikure difinita jene:

Σ00 estas la kolekto de rikuraj aroj
Σn+10 estas la kolekto de A-rikure numereblaj aroj por AΣn0
Πn0 la kolekto de komplementoj de A-rikure numereblaj aroj
Δn0:=Σn0Πn0 estas kolekto de A-rikure numereblaj aroj por AΣn10.

Bonvolu noti ke oni devas uzi tiel-nomata Σn0-plena aro A por la difino de Σn+10-aroj en la kazo ke oni volas uzi nur unu aron A por ĉiu nivelo. Alternative, oni povas ankaŭ diri ke aro B estas Σn+10, se ekzistas Σn0-aro A tia, ke B estas A-rikure numerebla.

Alternative, ili povas esti difinitaj kiel la kolekto de aritmetikaj formuloj kun iu nombro de kvantizantoj. Formulo estas en la nivelo Σn0 se ĝi kontentigas propozicion kvantizitan unue per , kaj entute per n alternaj ekzistecaj () kaj universalaj () natur-nombraj kvantizantoj; formuloj estas klasifikita kiel Πn0 en ekvivalenta maniero, krom se la vico de kvantizantoj komenciĝas per . Aro estas Σn0 (respektive Πn0) se kaj nur se ĝi estas difinebla per formulo de tiu komplekseco.

Notu ke malofte senceble estas paroli pri Δn0-aj formuloj; la unua kvantizanto de la formulo estas aŭ ekzisteca aŭ universala. Do, Δn0-a aro ne estas difinita per Δn0-a formulo; male, Σn0-formulo kaj Πn0-formulo ambaŭ difinas la aron.

La supra indico indikas la rangon de tiuj objektoj, kiuj estas kvantizitaj; 0 estas por la naturaj nombroj. Kvanigilo de pli alta rango, kiel aroj de naturaj nombroj, estas priskribita per supra indico pli granda ol 0, kiel en la analitika hierarkio. Alivorte, la supra indico 0 indikas logikon de la unua ordo, 1 — logikon de la dua ordo, kaj tiel plu.

Ekzemploj

  • Σ00=Π00=Σ10Π10, la kolekto de rikuraj aroj
  • Σ10 estas tiuj propozicioj kun unu ekzisteca kvantumilo, x1: propozicio tenas. Ĉi tiuj estas precize la rikure numereblaj aroj.
  • Se estas donita gödel-a numerado φi tiam {i|φi𝐑(1)}Π20 (la aro de gödel-aj nombroj de la tute komputeblaj funkcioj kun unu parametro)

Propraĵoj

  • Kolektoj Πn0 kaj Σn0 estas fermitaj sub finiaj kunaĵoj kaj finiaj komunaĵoj de iliaj respektivaj eroj
  • Δn0Πn0 kaj Δn0Σn0
  • Πn0Πn+10 kaj Σn0Σn+10 (kiu signifas ke la hierarkio ne kolapsas)
  • Σn0Πn0Δn+10
  • (n) (la n-a salto de Turing de la malplena aro) estas m-plena en Σn0
  • (n) estas m-plena en Πn0
  • (n1) estas turing-a plena aro en Δn0

Rilato al turing-aj aŭtomatoj

Supozu ke estas orakolaj maŝinoj, kiuj povas komputi ĉiujn funkciojn en nivelo Δn0. Ĉi tiu maŝino estas nekapabla solvi sian propran problemon de haltado (Turing-a pruvo ankoraŭ aplikas). La problemo de haltado por Δn0 fakte estas en Δn+10.

La teoremo de Post priskribas ligon inter la aritmetika hierarkio kaj la Turing-aj gradoj.

La polinoma hierarkio estas "fareble rimede-barita" versio de la aritmetika hierarkio, en kiu polinom-longaj baroj estas je la propozicioj, aŭ ekvivalente, polinom-tempaj baroj estas je komplikeco la turing-aj aŭtomatoj.