Angelikata acido
Angelikata acido estas unukarboksilata nesaturita organika acido, volatila solido kun morda gusto kaj akre acida odoro, kiu facile konvertiĝas en la trans-izomero tiglikata acido sub hejtado aŭ agado kun neorganikaj acidoj. La inversa reakcio okazas multe malpli facile. La saloj kaj esteroj de la angelikata acido estas nomataj angelikatoj. Esteroj de angelikata acido estas aktivaj komponantoj en herba medicino uzataj kontraŭ vasta gamo da pluraj sanperturboj inklude de doloroj, febro, podagro, stomakacideco, ktp.
Proprecoj
Angelikata acido trovatas en multaj plantoj de la familio apiacoj aŭ umbeliferacoj kaj magnoliacoj kaj en 1842 la germana apotekisto Ludwig Andreas Buchner (1813-1897) izolis ĝin el la radikoj de la ĝardenangelikoj kaj moskoj[2]. La substanco estiĝas per alkohola distilado de moskaj radikoj, vaporigante la filtritan solvaĵon kaj bolante la restanta balzamo kun solvaĵo de kalia hidroksido. La distilitaĵo deponiĝas kiel angelikata acido kiu povas puriĝi per duobla saturigo kun natria karbonato, distilante kun sulfata acido kaj finfine boligante longatempe por separado de la sumbulamata acido.[3] La angelikata acido kristaliĝas per larĝaj prismoj jk nadloj.
| Geometria Izomerio | |||
Sintezo
- Biologie la angelikata acido sintezeblas ekde la izoleŭcino:[4]
Literaturo
- ChEBI
- HMDB
- Chemical Book
- Hand-book of chemistry, Volume 10, Leopold Gmelin
- A Dictionary of Chemistry and the Allied Branches of Other Sciences, Volume 1, Henry Watts
- Chemistry and Pharmacology