Amortizo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Amortizitaj osciladoj de diversaj amortizaj rilatumoj ζ.

En fiziko, amortizo[1] estas efiko sur oscila sistemo, kiu reduktas la amplitudon de oscilo.

Priskribo

Konsideru la jenan ordinaran diferencialan ekvacion de harmona oscilanto:

mx¨+kx=0.

La solvo de tiu ekvacio,

x(t)=Asin(ωt+θ),

reprezentas senfinan osciladon, en kiu

ω=k/m

estas la angula frekvenco de oscilo. La amortizita harmona oscilanto estas priskribata de la jena modifita ekvacio:

mx¨+cx˙+kx=0.

La koeficiento c nomiĝas la amortiza koeficiento; ĝia internacia mezurunuo estas kilogramo en sekundo (kg/s).

Klasifiko

La krita amortiza koeficiento estas la valoro

c0=2km.
  • Se c=0, la amortizo ne ekzistas, kaj la oscilo daŭras senhalte.
  • Se c<c0, la amortizo estas subkrita. Sub subkrita amortizo, oscilo daŭras dum iom da tempo sed haltas; la daŭro de oscilo estas proksimume m/c.
  • Se c>c0, la amortizo estas superkrita. Sub superkrita amortizo, oscilo ne okazas, kaj la movo neniam ŝanĝas direkton.
  • La krita amortizo c=c0 estas la limo inter la du reĝimoj.

La amortiza rilatumo estas la sendimensia nombro

ζ=c/c0.

Tiel, ζ<1 estas subkrita amortizo; ζ>1 estas superkrita amortizo.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj