Amonia per-reniato

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Amonia per-reniato
Kemia strukturo de la
Amonia per-reniato
Kristala strukturo de
Amonia per-reniato
Blankaj kristaloj de
amonia per-reniato
Kemia formulo
NH4ReO4
CAS-numero-kodo 13598-65-7
ChemSpider kodo 2341271
PubChem-kodo 3084163
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj kristaloj
aŭ blanka pulvoro
Molmaso 268,2359 g mol−1
Denseco
Bolpunkto Ŝablono:GdC (malkomponiĝo)
Solvebleco:Akvo
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R36/37/38
Sekureco S17 S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Amonia per-reniato, per-reniato de amonioNH4ReO4 estas neorganika komponaĵo, amonia salo de la per-reniata acido. Ĝi estas la plej ordinara formo kiu renio estas komercita, kiel salo blanka kaj akvosolvebla. Ĝi estis sintezita iom post la malkovro de la kemia elemento far Walter Noddack (1893-1960), Ida Noddack (1896-1978) kaj Otto Berg (1873-1939).

Strukturo

La kristala strukturo de la amonia per-reniato estas tiu sama de la skielito, en kiu la atomkatjono anstataŭiĝas de amonia molekula katjono. Ĝi suferas molekulan orientiĝon kiam malvarmigita sen ŝanĝo de la spaca grupo, sed kun alte anizotropa ŝanĝo en la formato de la ĉelunuo, rezultante en koeficiento de nuklea kvarpolara resonanco kun pozitivaj temperaturo kaj premo.

NH4ReO4 povas esti rigardita kiel prototipa strukturo de familio el amoniaj skielitoj, inkluzivante perteknetaton (NH4TcO4), perjodaton (NH4IO4), kvarklorotaliaton (NH4TlCl4), kaj kvarkloroindiaton (NH4InCl4).

Preparado

Amonian per-reniaton eblas prepari praktike el ajna ordinaraj fontoj de renio. La metalo, oksidoj kaj sulfidoj povas oksidiĝi kun HNO3 kaj traktante la rezultan solvaĵon kun akva amoniako. Alternative, akva solvaĵo de Re2O7 eblas trakti kun amoniako kun sekva kristaliĝo.

Reakcioj

Puran renian pulvoron eblas prepari el amonia per-reniato pere de reduktiĝo kun hidrogeno kaj varmigo:

2NH4ReO4+7H2 2Re+8H2O+2NH3

Varmigo devas okazi malrapide ĉar amonia per-reniato malkomponiĝas al volatilaj oksidoj komencante ĉe Ŝablono:GdC. En sigelita tubo ĉe Ŝablono:GdC, amonia per-reniato malkomponiĝas al ĝia oksido:

NH4ReO4250oCReO2+N2+H2O

Literaturo

Ŝablono:Neorganikaj saloj de amonio Ŝablono:Organikaj saloj de amonio

Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo