Amonia paravolframato

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Amonia paravolframato
Kristaloj de Amonia paravolframato
Kemia formulo
(NH4)10H2(W2O7)6•4H2O[1]
CAS-numero-kodo 11120-25-5
ChemSpider kodo 21241467
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka kristaleca pulvoro
Molmaso 3060,57568 g mol−1 (nehidratigita)
Denseco
Fandopunkto Ŝablono:GdC[2]
Bolpunkto
Sekurecaj Indikoj
Sekureco R11 R36/37/38 R36/38
Risko S6 S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Amonia paravolframato, APT(NH4)10H2(W2O7)6·4H2O estas kemia kristaleca salo de amoniako kaj volframo. Ĝi produktiĝas per separado de la volframo ekde ties ercoj. Post preparado de la amonia paravolframato, ĝi estas varmigita ĝis malkomponiĝa temperaturo je Ŝablono:GdC, kaj la fina produkto estas la volframa trioksido aŭ WO3.

Sekve, la oksido estas varmigita en atmosfero de hidrogeno, reduktante la volframon al ĝia elementa pulvoro, kun flanka produktado de akvovaporo. Ekde tiu procezo, la volframa pulvoro povas fandiĝi por produktado de sennombraj substancoj, tiel kiel dratoj, stangoj krom aliaj formatoj.

Strukturo

En pli moderna literaturo, post la 2-a Mondmilito, la kemia strukturo de la amonia paravolframato suferis kelkajn ŝanĝojn kaj la formulo kun du hidrogenatomoj kaj kvar akvomolekuloj ŝajne estas la plej stabila. La volframata kristala strukturo, kiu konsistas je la anjono prezentas ses grupojn W2O7. Tamen, la ekzistado de la paravolframata jono ankoraŭ ne estas konfirmita pere de la spektroskopio.

Antaŭ ol 1930, kelkaj disputoj ekestis rilate al la ekzakta komponado de ĉi-salo, kaj pluraj strukturoj estis proponitaj. La kristaloj kristaliĝintaj malpli ol Ŝablono:GdC estas kvarhidrataj prismoformaj kaj sub temperaturoj pli altaj ol Ŝablono:GdC la kristaloj aspektas nadlosimilaj kun formato pseŭdo-ortoromba. La ercoj enhavantaj volframo, tiel kiel skielito aŭ CaWO4 aŭ volframito (Mn, Fe, WO4) unue riĉiĝas pere de muelado kaj flosado al koncentriĝoj inter 10% kaj 75%.

Poste, la riĉigita mineralo estas kalcinita en oksidiga atmosfero inter Ŝablono:GdCŜablono:GdC por forigo de malpuraĵoj, tiaj kial aldonaĵoj por flosadoprocezo. La volframaj oksidoj tiam reakcias kun solvaĵo de natria karbonato, estigante la akvosolveblan Na2WO4, kiu puriĝas pere de serio da precipitiĝoj. Ekde la purigita solvaĵo estigita, la paravolframato de amonio rekuperiĝas per likva-likva ekstraktado aŭ jona interŝanĝo, kie la volframo ekstraktiĝas pere de alifata amino dissolvita en izodekanolo kaj parafino. La volframo kiu enhavas karbidon kiel malpuraĵon povas konvertiĝi en natria volframato kaj poste en amonia volframato.

Reakcioj

Amonia paravolframato konvertiĝas en volframan trioksidon pere de varmo-malkomponiĝo ĉe Ŝablono:GdC:

(NH4)10[H2W12O42].4H2O ΔT 12 WO3+10 H2O+10 NH3

La varmo-malkomponiĝo de la APV okazas en kvar etapoj:

  • 1a: En la unua etapo, kiu estas endoterma, nur akvo liberiĝas:

(NH4)10[H2W12O42].4H2O 50oC190oC

(NH4)10[H2W12O42]+4 H2O

(NH4)10[H2W12O42] ΔT

(NH4)10nHn[H2W12O42]+n NH3mitn=2,7

  • 3a: Endoterma reakcio inter Ŝablono:GdC kaj Ŝablono:GdC, kun aldona liberigo de amoniako, kune kun egalvalora kvanto da akvo.
  • 4a: En ĉi-lasta etapo, kies reakcio estas ekzoterma, la restanta kvantoj da amoniako kaj akvo liberiĝas kaj la restanta kristaliĝinta volframo varmon eligas.

Literaturo

Ŝablono:Neorganikaj saloj de amonio Ŝablono:Organikaj saloj de amonio

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo

Ŝablono:Ĝermo