Amonia kalcia nitrato

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Amonia kalcia nitrato
5
Kemia strukturo de la
Amonia kalcia nitrato
Kristaloj de
amonia kalcia nitrato
Manko de nitrogeno
en brasiko
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Amonia kalcia nitrato, kalcia nitrato de amonio5 Ca(NO3)2•NH4NO3•10H2O, ankaŭ konata kiel nitro-kalkoŝtono, estas grande uzata kiel neorganika sterko, respondante pri 4% el ĉiuj nitrogeno-sterkoj uzataj tutmonde. Kalcia amonia nitrato produktiĝas per aldono de kalcia karbonato al suspensaĵo da amonia nitrato.

La rezulta miksaĵo estas kalcia nitrato kaj rezidua amonia nitrato, kiu kristaliĝas kiel hidratigita duobla salo de amonio kaj kalcio. La konsumo de AKN ĉiujare estis 3,54 milionoj da tunoj en 1973/74, 4,45 milionoj da tunoj en 1983/84 kaj 3,58 milionoj da tunoj en 1993/94. Kalcia amonia nitrato estas higroskopa, ĝia dissolviĝo en akvo estas varmoeniga, rezultante ĝia uzo en kelkaj komercaj pakaĵoj por tuja malvarmigo.

Uzoj

Plejmulto el la amonia kalcia nitrato uzatas kiel kemia sterko. La AKN enhavas ĉirkaŭ 8% da kalcio kaj 21%-27% da nitrogeno. AKN prefereble uzatas en acidaj grundoj, pro tio ke ĝi acidigas la grundon malpli ol la ordinaraj nitrogeno-sterkoj. Ĝi same uzatas kiel anstataŭanto de la amonia nitrato, kie amonia nitrato estas malpermesata.

Aliflanke, AKN daŭre elmontras kreskantan uzadon kiel improvizita eksploda aparato. Laŭ raportoj, AKN kaj aliaj kemiaj sterkoj estas malpermesataj en Malakanda administracio, en Pakistano kaj Afganio, pro ĝia uzo kiel eksplodaĵo fare de la aktivistaj grupoj.

Reakcioj

Nitrato de kalcio kaj amonio verdire estas miksaĵo da substancoj kiuj povas prezenti la jenan konfiguracion:

𝖢𝖺(𝖭𝖮𝟥)𝟤.𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟥.𝟥𝖧𝟤𝖮

aŭ depende de la kristaliĝaj kondiĉoj:

𝟧𝖢𝖺(𝖭𝖮𝟥)𝟤.𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟥+𝟣𝟢𝖧𝟤𝖮

Industrie la miksaĵo estiĝas pere de miksaĵo de amonia nitrato kaj kalcia nitrato maldike pulvorigita. La miksaĵo devas efektiviĝi kiel eble plej rapide por eviti perdo de amoniako.

𝟤𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟥+𝖢𝖺𝖢𝖮𝟥 𝖢𝖺(𝖭𝖮𝟥)𝟤+𝟤𝖭𝖧𝟥+𝖢𝖮𝟤+𝖧𝟤𝖮

Literaturo

Ŝablono:Neorganikaj saloj de amonio Ŝablono:Organikaj saloj de amonio

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo

Ŝablono:Ĝermo