Amonia formiato
Amonia formiato, formiato de amonio aŭ HCOONH4 estas organika kombinaĵo, senkolora, higroskopa kaj kristala solido, rezultanta el reakcio inter la formiata acido kaj amonia hidroksido. Ĝi uzatas ĉefe en la preparado de aminoj laŭ la reakcio de Leuckart-Wallach.
Sintezo
Amonia formiato estiĝas per reakcio inter la formiata acido kaj amonia hidroksido:
HCOOH + NH3 → HCOONH4
Uzoj
Pura amonia formiato malkomponiĝas en "formiamido" kaj akvo kiam varmigita, kaj ĉi-tiu estas ĝia ĉefa apliko en industrio. Formiata acido same povas estiĝi per reakciado de amonia formiato kaj diluita acido, kaj pro tio ke amonia formiato ankaŭ estiĝas ekde la formiata acido, ĝi estas adekvata maniero enstokigi formiatan acidon.
Amonia formiato povas ankaŭ uziĝi en reduktiĝa reakcio de funkciaj grupoj per uzo de katalizilo paladio sur karbono aŭ Pd\C. En la ĉeesto de Pd\C, amonia formiato malkomponiĝas al hidrogeno, karbona duoksido kaj amoniako. Ĉi-hidrogena gaso adsorbiĝas sur la surfaco de la paladia metalo, kie ĝi povas reakcii kun diversaj funkciaj grupoj. Ekzemple, alkenoj povas reduktiĝi al alkanoj, aŭ formialdehido al metanolo. Aktivigitaj simplaj ligoj el heteroatomoj povas same anstataŭiĝi de hidrogeno (hidrogenolizo).
Amonia formiato povas ankaŭ uziĝi al reduktiva aminiĝo de aldehidoj kaj ketonoj (Reakcio de Leuckart), laŭ la jena reakcio:

Formiato de amonio same uziĝas kiel bufra solvaĵo en "Altefika Likva kromatografio" (HPLC), kaj ĝi estas utila por uzo en "Altefika Likva kromatografio kaj masa spektrometrio" (LC-MS). La pKa de la formiata acido kaj amonjono estas 3.8 kaj 9.2 respektive.
Malkomponiĝo
Amonia formiato povas malkomponiĝi kun estigo de formiata acido kaj amoniako:
HCOONH4 → HCOOH + NH3↑
aŭ per estigo de cianida acido kaj akvo[2]:
HCOONH4 → HCN↑ + 2 H2O
aŭ per estiĝo de formiamido kaj akvo:
Literaturo
- Sigma AldrichŜablono:404
- Chemical Book
- Vertellus Ŝablono:Webarchiv
- Chemical Principles, Steven Zumdahl, Donald J. DeCoste
- RNA - Ligand Interactions, Part A: Structural Biology Methods: Structural ...
Ŝablono:Neorganikaj saloj de amonio Ŝablono:Organikaj saloj de amonio