Aizoacoj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Taksonomio

La aizoacoj[1] (Ŝablono:Lang-la) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 150 genrojn kaj pli ol 2270 speciojn[2]Ŝablono:,[3]. Ĝia tipa genro estas aizoo[1].

La disvastiga centro estas suda Afriko (Kapensiso). Ankaŭ en Aŭstralio hejmiĝas multajn speciojn.

Kelkaj specioj kaj kultivvarioj estas tutmonde uzataj kiel ornamplanto. Multaj plantoj nomiĝas en naciaj lingvoj, „tagmeza floro“ aŭ „vivantaj ŝtonoj“.

Priskribo

Ili estas unujaraj aŭ multjaraj plantoj. Povas esti herbaj plantoj, duonarbustojarbustoj. Plej oftas sukulentaj plantoj. Ili estas C4KAM-plantoj. La foliojplej ofte estas sukulentaj, sed ekzistas ankaŭ nesukulentaj specioj.

La radisimetriaj floroj estas plej ofte duseksaj (nur kelkaj specioj de Tetragonia estas unuseksaj).Plej ofte ekzistas kvin (tri ĝis) sepaloj. La floroj enhavas multajn (3 ĝis 200) stamenoj (= sekundara poliandrio).Ofte nefekundaj stamenoj aspektas petalsimile (staminodioj); Plej ofte mankas veraj petaloj. La floroj enhavas du ĝis kvin (ĝis dudek) karpelojn. La polenigado okazas per insektoj (entomofilio).

Plej ofte formiĝas kapsulfruktoj aŭ kelkfoje beroj, kiuj enhavas multajn (1 ĝis 1000) semojn.

Taksonomio

La familio de la Aizoacoj estas dividita en kvar subfamilioj [4] kun jenaj genroj:[5]

Sinonimoj de la familio estas Ficoidaceae Juss.(nom. rej.), Mesembryanthemaceae Fenzl (nom. cons.), Sesuviaceae Horan. kaj Tetragoniaceae Link (nom. cons).[6]

Laŭ WFO kaj TPL

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (11 jun. 2020)[2]Ŝablono:,[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[7]: Ŝablono:Kolumnoj

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Portalo Biologio Ŝablono:Commonscat

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Literaturo

  • H. E. K. Hartmann (Hrsg.): Illustrated Handbook of Succulent Plants: Aizoaceae A-E. Springer, Berlin/Heidelberg/New York 2001, ISBN 3-540-41691-9.
  • H. E. K. Hartmann (Hrsg.): Illustrated Handbook of Succulent Plants: Aizoaceae F-Z. Springer, Berlin/Heidelberg/New York 2001, ISBN 3-540-41723-0.
  • Cornelia Klak, Angeline Khunou, Gail Reeves, Terry Hedderson: A phylogenetic hypothesis for the Aizoaceae (Caryophyllales) based on four plastid DNA regions. In: American Journal of Botany, Band 90, 2003, ü. 1433–1445, (online).
  • Cornelia Klak, Peter V. Bruyns, Terry A. J. Hedderson: Phylogeny and New Classification for Mesembryanthemoideae (Aizoaceae). en: Taxon. Band 56, Nummer 3, 2007, p. 737–756, JSTOR:25065858

Ŝablono:Ĝermo

  1. 1,0 1,1 aizoo en PIV ĉe vortaro.net
  2. 2,0 2,1 Aizoaceae ĉe World Flora Online
  3. 3,0 3,1 Aizoaceae ĉe The Plant List
  4. Cornelia Klak et al: A phylogenetic hypothesis for the Aizoaceae (Caryophyllales) based on four plastid DNA regions. 2003, S. 1442–1443
  5. H. E. K. Hartmann (Hrsg.): Illustrated Handbook of Succulent Plants: Aizoaceae. Springer, 2001, Band 1, S. IX-XI und Band 2, S. IX-XII.
  6. H. E. K. Hartmann (Hrsg.): Illustrated Handbook of Succulent Plants: Aizoaceae. Springer, Berlin/Heidelberg/New York 2001, Band 1, p. 9.
  7. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets