2-Etilheksanolo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto

2-Etilheksanolo
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
2-Etilheksanolo
Bastona kemia strukturo de la
2-etilheksanolo
2-Etilheksanolo
Tridimensia kemia strukturo de la 2-etilheksanolo
2-etilheksanolo trovatas en la Origano.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Izooktanolo
  • 2-Etila-1-heksanolo
  • 3-Karbinola heptano
CAS-numero-kodo 104-76-7
ChemSpider kodo 7434
PubChem-kodo 7720
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun karakteriza odoro[1]
Molmaso 130,231g mol−1
Denseco 0,833 g/cm−3
Fandpunkto -76 Ŝablono:GdC
Bolpunkto 183 Ŝablono:GdC
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo 81,11 Ŝablono:GdC
Solvebleco Akvo:0,00034 g/L
Memsparka temperaturo 270 Ŝablono:GdC [2]
231 Ŝablono:GdC [3][4]
Mortiga dozo (LD50) 3730 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

2-Etilheksanolo3-Karbinolheptano estas organika kombinaĵo aŭ izooktanolo, grasa alkoholo uzata en la fabrikado de diversaj produktoj. Ĝi estas branĉa, ok-karbona alkoholo. Etilheksanolo estas klara, senkolora likvaĵo preskaŭ nesolvebla en akvo, sed bone solvebla en la plej multaj organikaj solvantoj. 2-Etil Hexanol (2-EH) estas klara, unuforma, netoksa likvaĵo kun karakteriza odoro.

Ĝi estas ok-karbono branĉa ĉena alkoholo havanta altan bolpunkton kaj malrapidan vaporiĝo-rapidecon. 2-Etilheksanolo estas plej ofte uzata en produktado de ftalatoj en la fabrikado de kaŭĉukoj kaj plastaj artefaritaĵoj. Ĝi ankaŭ estas uzata por fari la vinilkloridan plastifikaĵon, konata kiel bis(2-etilheksila) ftalato (vinil-aplikoj), akrilatoj, 2-etilheksila nitrato, lubrikoleaj aldonaĵoj, minindustriaj kemiaĵoj, specialaj plastigiloj, herbicidoj kaj esteraj oleoj (ne-vinilaj aplikaj areoj).

Alia eblo estas la produktado de la 2-etil-heksil-akrilaton uzatan en la produktado de gluaĵoj kaj farboj. 2-Etilheksanolo havas tre malaltnivelajn malpuraĵojn kaj havas primaran hidroksilgrupon. Ĝi ankaŭ estas ofte uzata kiel malalte rapidbola solvanto. 2-Etilheksanolo estas bruligebla likvaĵo super 60 Ŝablono:GdC. Ĝi estas mara poluanto kaj ĝi iritas haŭton, okulojn kaj spiran vojon. Ĝi ankaŭ povas kaŭzi naŭzon kaj kapdoloron per enspiro, kaj diareon kaj vomadon post kontaktado.

Longtempa aŭ ripeta ekspozicio povas kaŭzi sengrasadon de la haŭto. DEHP (DuEtilHeptila Ftalato) estas produktita de ftalata anhidrido reaganta kun 2-etilheksanolo.[5]

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de 2-Etilheksanolo per aldola reakcio de la Butanalo, sekvata hidrogenigo de la 2-Etilheksanalo:

Sintezo de la 2-Etilhekksanolo

Reakcio 2

  • Preparado de 2-Etilheksanolo per traktado de metanolo kun 3-Kloroheptano:

3-Kloroheptano +metanolo 2-Etilheksanolo +klorida acido

Reakcio 3

  • Preparado de 2-Etilheksanata acido per oksidado de la 2-Etilheksanolo:

2-Etilheksanolo KMnO4 2-Etilheksanata acido

Reakcio 4

  • Preparado de duetila heksila ftalato per traktado de ftalata acido kun 2-Etilheksanolo:

2 2-Etilheksanolo +ftalata acido DEHP Duetila heksila ftalato + 2 akvo

Reakcio 5

acetata acido +2-Etilheksanolo Etilheksila acetato +akvo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Projektoj