Ĉenkomplekso

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, ĉenkomplekso estas ĉeno da moduloj, kunligita per vico da linearaj bildigoj (la diferencialoj), kies apudparaj komponaĵoj estas nul.

Difino

Se K estas komuta ringo, do ĉenkomplekso super K (Mi,i)i konsistas el la jena dateno:

La dateno devas plenumi la jenan aksiomon:

  • (nulkvadrateco de diferencialo) Por ĉiu entjero i, i1i=0.

Elemento de Mi nomiĝas ĉeno de grado k, aŭ k-ĉeno.

Simile, koĉenkomplekso super K (Mi,i)i konsistas el la jena dateno:

La dateno devas plenumi la jenan aksiomon:

  • (nulkvadrateco de diferencialo) Por ĉiu entjero i, i+1i=0.

Elemento de Mi nomiĝas koĉeno de grado k, aŭ k-koĉeno.

La konceptoj de ĉenkompleksoj kaj koĉenkompleksoj estas esence ekvivalentaj; la nura diferenco estas la mala numerado de la komponantoj. Oni elektas unu el la du ebloj tiel ke la grado kongruas kun alia, "natura" grado. Ekzemple, en singulara homologio, la grado de la ĉenkomplekso akordas kun la dimensio de la simpleksoj; en kohomologio de de Rham, la grado de la koĉenkomplekso akordas kun la grado de la diferencialaj formoj, kiuj estas la koĉenoj.

Ordinare, indicoj de ĉenkompleksoj estas subaj, dum tiuj de la koĉenkompleksoj estas supraj.

Homologio

La homologio de ĉenkomplekso (Mi,i)i estas la jena ĉenkomplekso (H(M),0).

  • La komponanto Hi(M) estas la kvocienta modulo keri/imi1, en kiu keri={mMi:im=0} estas la kerno de i, kaj imi={i1(m):mMi1} estas la bildo de i1.
  • Ĉiuj diferencialoj estas nul.

Analoge, la kohomologio de koĉenkomplekso (Mi,i)i estas la jena ĉenkomplekso (H(M),0).

  • La komponanto Hi(M) estas la kvocienta modulo keri/imi+1, en kiu keri={mMi:im=0} estas la kerno de i, kaj imi={i1(m):mMi+1} estas la bildo de i+1.
  • Ĉiuj diferencialoj estas nul.

Eksteraj ligiloj