Spaca angulo

El testwiki
Revizio de 11:25, 29 nov. 2024 fare de imported>Stefangrotz (Projekto:Kontrolu Vikipedion montrilo)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Spaca angulo, ofte priskribita per simbolo Ω, estas tridimensia angulo kun vertico en centro de sfero, kiu priskribas kiel grandan areon oni eltranĉas de la surfaco de sfero. Ĝia unuo estas steradiano (sr) kiu formale estas sen unua dimensio (m2·m−2 → 1). Plena spaca angulo egalas al . Spaca angulo je 1 sr (unu steradiano) signifas ke oni eltranĉas areon egala al kvadrato kun latero radiuslonga. Ĝi estas ankaŭ mezuro de tio kiel granda objekto aspektas al rigardanto en certa distanco. Malgranda objekto apude povas havi la saman spacan angulon kiel granda objekto malproksime.

spaca angulo je unu steradiano

La spaca angulo estas proporcia kun la surfaca areo S, de projekcio de tiu objekto sur sferon centritan je tiu punkto de rigardanto, dividita per la kvadrato de la sfera radiuso R, Ω = k S/R2, kie k estas la proporcieca konstanto. Solida angulo estas rilatanta al surfaco de la sfero en la sama vojo kiel ordinara angulo estas rilatanta al perimetro de cirklo.

Se la proporcieca konstanto estas elektita egala al 1, la mezurunuo de solida angulo estas la SI-a steradiano (mallonge sr). Tial la solida angulo de la tuta sfero mezurita de ĝia centro estas 4π sr, kaj la solida angulo el centro de kubo al unu el ĝiaj ses edroj estas unu-sesa de tiu la tuta kaj estas 2π/3 sr. Solida angulo povas esti mezurita ankaŭ (por k = (180/π)2) en kvadrataj gradoj aŭ (por k = 1/4π) en frakcioj de la sfero (kio estas, frakcia areo).

Por ricevi la solidan angulon en steradianoj, necesas multipliki la frakcian areon per .
Pro ricevi la solidan angulon en kvadrataj gradoj, necesas multipliki la frakcian areon per 4π × (180/π)2, kio egalas al 129600/π.

La spaca angulo por surfaco S al punkto P estas donita per la surfaca integralo:

Ω=Sr_d_S_r3.

kie r_ estas la vektora pozicio de infinitezima areo de surfaco dS kun respekto al punkto P kaj kie d_S_ estas vektoro direkte al la unuo normala al dS kun grandeco de dS.

Solidaj anguloj por komunaj objektoj

Kvaredro

Estu OABC la verticoj de kvaredro. Estu a_ ,b_ ,c_ la vektoraj pozicioj de la verticoj A, B kaj C. Estu la vertica angulo θa la angulo BOC; estu θb la angulo AOC; estu θc la angulo BOA. Estu ϕab la duedra angulo inter la ebenoj kiuj enhavas la kvaredrajn edrojn OAC kaj OBC; estu ϕbc la duedra angulo inter la ebenoj de OAB kaj OAC; ϕac la duedra angulo inter la ebenoj de OAB kaj OBC;. La solida angulo je O de la triangula surfaco ABC estas donita per

Ω=ϕab+ϕbc+ϕacπ.

Ĉi tiu sekvas de la teorio de sfera krompago kaj ĝi kondukas al tio ke estas analoga teoremo al la sumo de enaj anguloj de triangulo π. Sumo de la kvar enaj solidaj anguloj de kvaredro estas:

i=14Ωi=2i=16ϕi4π

kie:

ϕi estas ĉiuj ses duedraj anguloj inter ebenoj de la kvaredraj edroj OAB, OAC, OBC kaj ABC.

Alia formulo por kalkulo de la solida angulo de la kvaredro je la fonto O estas:

tan(12Ω)=[a_ b_ c_]abc+(a_b_)c+(a_c_)b+(b_c_)a

kie a_ ,b_ ,c_ estas la vektoraj pozicioj de la verticoj A, B kaj C;

[a_ b_ c_] estas la determinanto de la matrico kiu rezultiĝas per skribo de la vektoroj kune, ĉi tio estas ankaŭ ekvivalento al la skalara triopa produto de la tri vektoroj;
a estas la grandeco de tiu vektoro a_ (la distanco OA);
a_b_ estas la skalara produto.

Alia formulo por kalkulo de la solida angulo de la kvaredro je la fonto O estas pure funkcio de la verticaj anguloj θa,θb,θc :

tan(14Ω)=tan(θs2)tan(θsθa2)tan(θsθb2)tan(θsθc2)

kie θs=θa+θb+θc2

Konuso, ĉapo, duonsfero

Sekcio de konuso (1) kaj ĉapo (2) en sfero. Ĉi tie θ=A/2 kaj r=1, do 2θ=1 sr.

La solida angulo de konuso kun apeksa angulo estas areo de ĉapo sur unuobla sfero

Ω=2π(1cosθ)

La formulo povas esti pruvita per duopa integralo kun la surfaca ero en sfera koordinataj:

02π0θsinθ dθ dϕ=2π0θsinθ dθ=2π[cosθ]0θ =2π(1cosθ)

Kiam θ=π/2, la ĉapo iĝas duonsferon kun solida angulo .

Ortangula piramido

La solida angulo de kvarlatera neklina ortangula piramido kun apeksaj anguloj a kaj b (kiuj estas duedraj anguloj inter la kontraŭaj flankaj edroj de la piramido) estas

4arcsin(sina2sinb2)

Se ambaŭ la lateraj longoj α kaj β de bazo de la piramido kaj la distanco d de la centro de la ortangulo al la apekso estas sciataj, tiam la solida angulo povas esti kalkulita kiel:

Ω=4arcsinαβ(4d2+α2)(4d2+β2)

Latitudo-longituda ortangulo

La solida angulo de latitudo-longituda ortangulo sur globuso estas

sin φN - sin φS ) ( θE - θU )

kie φN kaj φS estas norda kaj suda linioj de latitudo (mezuritaj de la ekvatoro en radianoj kun angulo pligrandiĝanta norde, kaj θE kaj θU estas orienta kaj okcidenta linioj de longitudo (kie la angulo en radianoj pligrandiĝas orienten)[1].

Ĉi tio prezentas arkon de angulo φN - φS irantan ĉirkaŭ sfero per θE - θU radianoj. Se longitudo trapasas radianojn kaj latitudo trapasas π radianoj, la solida angulo estas tiu de la tuta sfero.

Latitudo-longituda ortangulo devus ne esti konfuzita kun la solida angulo de ortangula piramido. Ĉiuj kvar flankoj de ortangula piramido sekcas la sferon je ĉefcirklaj arkoj). Ĉe latitudo-longituda ortangulo, nur linioj de longitudo estas ĉefcirklaj arkoj; linioj de latitudo estas arkoj de pli malgrandaj cirkloj se la latitudo ne estas 0 (ekvatoro).

Suno kaj Luno

Suno kaj Luno estas ambaŭ vidita de tero je solida angulo de 0.001% de la ĉiela duonsfero aŭ ĉirkaŭ 6·10−5 steradianoj [2].

Solida angulo en ajna dimensio

Solida angulo povas esti difinita en ĉiu dimensio. Oni ofte bezonas ĉi tiun solidangulan faktoron en kalkuloj kun sfera simetrio. Solida angulo de la tuta unuobla d-dimensia sfero estas donita per la formulo

Ωd=2πd/2Γ(d2)

kie Γ estas la Γ funkcio. Pro tio ke d estas entjero, la Γ funkcio povas esti komputita eksplicite. Tiel

Ωd=dπd/2(d2)!

se d estas para, kaj

Ωd=2d(d12)!(d1)!π(d1)/2

se d estas nepara.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj