Fonta aro

El testwiki
Revizio de 00:22, 25 sep. 2024 fare de imported>Taylor 49 (troa: jam kovrite per la ŝablono (kaj krome fuŝa ligilo))
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Matematikaj funkcioj

Ŝablono:Unua

Funkcio kun fonta aro {1,2,3}, cela aro {a,b,c,d}, argumentaro {2,3} kaj bildaro {c,d}

En matematiko, la fonta aro de funkcio f:AB oni nomas la aron A.

Difino

Por funkcio f:AB, kiu ĵetas elementojn de la aro A en la aron B, la aro A nomiĝas la fonta aro de la funkcio f, kaj la aro B nomiĝas la cela aro de la funkcio f.

La aron D(f) konsistantan el ĉiuj elementoj de la aro A, kie la funkcio estas difinita, oni nomas la argumentaro de f. La argumentaro de funkcio f estas do, laŭdifine, subaro de la fonta aro de la funkcio f.

La argumentaro de la funkcio, kiu estas difinita ne por ĉiuj elementoj de la fonta aro, estas propra subaro (t.e. subaro ne egala al la tuta aro) de la fonta aro de la funkcio. Tipa ekzemplo estas la funkcio f(x)=1/x, kiu ne estas difinita por x=0.

Tial oni nepre distingu la terminojn fonta aro kaj argumentaro.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Ĝermo