Limeso

El testwiki
Revizio de 16:31, 12 mar. 2025 fare de imported>Stefangrotz (ReVo)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:TemasPri En la matematiko la limesolimvaloro estas kvanto difinita laŭ certa regulo, kiu varias depende de tio ĉu temas pri limeso de funkciolimeso de vico, kaj ĉu temas pri limeso ĉe punktolimeso ĉe malfinio.

La intuitiva ideo de ĉiuj tiuj difinoj de limeso estas ke ĝi estas la punkto al kiu iu kvanto alproksimiĝas. Ekzemple la vico (1/n) (do 1, 1/2, 1/3, ...) alproksimiĝas al 0 kiam n "alproksimiĝas" al malfinio.

Limeso de vico

La formala difino de limeso de vico estas jena:

limnan=aϵ>0: N: n>N:|ana|<ϵ

Tio signifas en vortoj: Oni povas atingi ĉian proksimecon al la limeso a se oni nur rigardas sufiĉe altajn valorojn de an. Ankaŭ eblas esprimi tiun difinon tiel: Por tute libere elektita ϵ>0 preskaŭ ĉiuj elementoj de la vico an, krom finita aro de elementoj de an, ne diferencas pli ol ϵ de a. Tiam a estas limeso de la vico. Konverĝa serio estas serio kiu havas limeson de vico de ĝiaj partaj sumoj.

Rimarku: Vico povas havi ne pli ol unu limeson.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj