Izovolumena procezo

El testwiki
Revizio de 11:29, 1 aŭg. 2023 fare de imported>LiMrBot (pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de titoloj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dosiero:Wykres P-V przemiany izochorycznej.svg
Izovolumena procezo en pV koordinatoj
Dosiero:V idem hs.png
Izovolumenaj kurboj de akvo kun akvovaporo en koordinatoj de entalpio kaj entropio.
Bluaj v1 ... v5 estas la izovolumenaj kurboj.
Nigra estas linio de saturiĝo.
Ruĝaj estas linioj de konstanta parto de seka vaporo.

Izovolumena procezo estas termodinamika procezo kiu konservas konstantan volumenon (V=konstanto), krom volumeno ĉiuj aliaj parametroj povas esti ŝanĝataj.

Dum izovolumena procezo ne estas laboro, la termodinamika sistemo povas interŝanĝi energion nur per fluo de varmo. El la unua leĝo de termodinamiko rezultas, ke ĉia varmo estas uzata por ŝanĝi internan energion. Ŝanĝon de interna energio oni povas kalkuli el:

ΔU=T1T2cVdT.

Izovolumenajn procezojn estas facile fari, ekz. (mal)hejti gason en fermita ujo, kiu havas dikajn rigidajn murojn.

Izovolumena procezo pri ideala gaso

En ideala gaso ĝia specifa varmokapacito estas konstanta, do

ΔU=T1T2cVdT=cV(T2T1)=cVΔT .

El la ekvacio de Clapeyron, oni facile deduktas la leĝon de Gay-Lussac, kiu asertas ke, por ideala gaso en fiksa volumeno, la premo estas proporcia al la temperaturo:

pT=konst .

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj