Senpintigita 4-hiperkubo

El testwiki
Revizio de 20:52, 10 nov. 2023 fare de imported>LiMrBot (esperantigita parametro, uzo de ŝablono, formatigo de titoloj, +Projektoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Hiperpluredro En geometrio, la senpintigita 4-hiperkubo estas konveksa uniforma plurĉelo.

Ĝi estas barita per 24 ĉeloj: 8 senpintigitaj kuboj, kaj 16 kvaredroj.

Konstruado

Kiel la nomo sugestas, la senpintigita 4-hiperkubo povas esti konstruita per senpintigo de verticoj de la regula 4-hiperkubo je 1/(2+2) de latera longo. Regula kvaredro estas formita anstataŭ ĉiu fortranĉita vertico.

Ŝablono:-

Projekcioj

Stereobildo de 3-dimensia projekcio de senpintigita 4-hiperkubo.

Ŝablono:- La senpintigita-kubo-unua paralela projekcio de la senpintigita 4-hiperkubo en 3-dimensian spacon estas jena:

  • La projekcia koverto estas kubo.
  • 2 el la senpintigitaj kubaj ĉeloj projekciiĝas sur senpintigitan kubon enskribitan en la kuba koverto.
  • La aliaj 6 senpintigitaj kubaj ĉeloj projekciiĝas sur la kvadratajn edrojn de la koverto.
  • La 8 neregulaj kvaredroj inter la koverto kaj triangulaj edroj de la centra senpintigita kubo estas la bildoj de la 16 kvaredraj ĉeloj, po 2 ĉeloj al ĉiu bildo.

Bildoj


Reta hiperpluredro

Senpintigita 4-hiperkubo projekciita sur la 3-sferon kun rektlinia sfera projekcio en 3-spacon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj