Okedro

El testwiki
Revizio de 00:47, 24 sep. 2024 fare de imported>Д.Ильин
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Pluredro Okedro estas pluredro kun 8 edroj. La regula okedro estas platona solido komponita el de 8 egallateraj trianguloj. En ĉiu vertico kuniĝas 4 edroj.

La okedra geometria simetria grupo estas Oh de ordo 48. Subgrupoj de ĉi tiu grupo estas D3d (ordo 12), la geometria simetria grupo de triangula kontraŭprismo; D4h (ordo 16), la geometria simetria grupo de kvadrata dupiramido; Td (ordo 24), la geometria simetria grupo de rektigita kvaredro. Ĉi tiuj simetrioj povas esti emfazitaj per malsamaj dekoracioj de la edroj.

Ĝi estas tri-dimensia kruca hiperpluredro. Ĝi estas ankaŭ triangula kontraŭprismo.

La regula okedro havas 6 verticojn kaj 12 randojn, ĉi tio estas la minimumo inter diversaj okedro; neregulaj okedroj povas havi 12 verticojn kaj 18 randojn.[1]

Estas kvar grava specoj de okedroj kun duedra simetrio:

La vorto okedro estas malofte uzata en ĉi tiu ĝenerala senco ĉar ĉi tiuj pluredroj ne havas gravajn komunajn propraĵoj.

Karteziaj koordinatoj

Karteziaj koordinatoj de verticoj de dudekedro centrita je la nulo de koordinatoj kun longo de lateroj 31/2:

( ±1, 0, 0 );
( 0, ±1, 0 );
( 0, 0, ±1 ).

Areo kaj volumeno

La areo A kaj la volumeno V de regula okedro de randa longo a estas:

A=23a23.46410162a2
V=132a30.471404521a3

Tial la volumeno estas kvaroble pli granda de tiu de regula kvaredro kun la sama randa longo, kaj la surfaca areo estas duoble pli granda (ĉar estas 8 sed ne 4 trianguloj).

Geometriaj rilatoj

La eno de la kombinaĵo de du duale lokigitaj kvaredroj estas okedro, kaj ilia kombinaĵo stelokangulopluredro, estas la sola steligo de okedro.

Okedroj kaj kvaredroj povas esti alterne uzataj por formi vertico-unuforman, latero-unuforman kaj edro-unuforman kahelaro de spaco.Ĝi estas unu el la 28 konveksaj unuformaj ĉelaroj. Ankaŭ estas kahelaro el okedroj kaj kubokedroj. Ŝablono:-

Rilatantaj pluredroj

La okedro povas ankaŭ esti konsiderata kiel rektigita kvaredro.

Vico inter kvaredro kaj ĝia dualo:


Kvaredro

Senpintigita kvaredro

Okedro

Senpintigita kvaredro

Kvaredro

Ŝablono:-

Uzo

Diversaĵoj

  • Se ĉiu rando de okedro estas anstataŭigita per 1 omaj rezistancilo, la rezistanco inter kontraŭaj verticoj estas 1/2 omoj kaj tiu inter najbaraj verticoj estas 5/12 omoj.[2]

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Triangulaj figuroj Ŝablono:Pluredroj laŭ kvanto de edroj

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj