Dekduedro

El testwiki
Revizio de 19:45, 31 jul. 2024 fare de imported>LiMrBot (esperantigita parametro)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Pluredro Dekduedro estas iu pluredro kun 12 edroj, sed kutime estas subkomprenata la regula dekduedro kiu estas platona solido komponita el 12 du regulaj kvinlateraj edroj, el kiuj tri kuniĝas je ĉiu vertico. Ĝi havas 20 verticojn kaj 30 randojn. Ĝia duala pluredro estas la dudekedro.

Areo kaj volumeno

La areo A kaj la volumeno V de regula dekduedro de randa longo a estas:

A=(325+105)a220.6457288a2
V=14(15+75)a37.66311896a3

Karteziaj koordinatoj

Karteziaj koordinatoj de verticoj de dekduedro centrita je la nulo de koordinatoj:

(±1, ±1, ±1)
(0, ±1/φ, ±φ)
(±1/φ, ±φ, 0)
(±φ, 0, ±1/φ)

kie φ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio. La latera longo estas 2/φ = −1+√5.

La duedra angulo de dekduedro estas 2 arctan(φ) aŭ proksimume 116,565º.

Geometriaj rilatoj

La regula dekduedro estas kvinlatera senpintigita kajtopluredro, la tria en malfinia aro de senpintigitaj kajtopluredroj kiu povas esti konstruita per senpintigo la du aksaj verticoj de kvinlatera kajtopluredro.

La steligoj de la dekduedro konsistigas trion el la kvar pluredroj de Keplero-Poinsot.

Situo de verticoj

La dekduedro komunigas ĝia situo de verticoj kun kvar nekonveksaj unuformaj pluredroj kaj tri unuformaj pluredraj kombinaĵoj.

Kvin kuboj adapti en, kun iliaj randoj kiel diagonaloj de la (dekduedra, dek-duedra) edroj, kaj kune ĉi tiuj konsistigi la regula pluredra kombinaĵo de kvin kuboj. Ekde du kvaredra povas adapti sur alternaj kubaj verticoj, kvin kaj dek kvaredra povas ankaŭ konformi dekduedro.

Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto:
Granda steligita dekduedro
Dosiero:Small ditrigonal icosidodecahedron.png
Malgranda du-tritranĉa dudek-dekduedro
Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto:
Du-tritranĉa dekdu-dekduedro
Dosiero:Great ditrigonal icosidodecahedron.png
Granda du-tritranĉa dudek-dekduedro

Kvin kuboj
Dosiero:Compound of five tetrahedra.png
Kvin kvaredroj

Dek kvaredroj

Solidoj de Johnson

Solidoj de Johnson surbaze de la dekduedro estas:

Dosiero:Augmented dodecahedron.png Dosiero:Parabiaugmented dodecahedron.png Dosiero:Metabiaugmented dodecahedron.png Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto:
Pligrandigita dekduedro (J58) Tra-du-dupligrandigita dekduedro (J59) Tra-unu-dupligrandigita dekduedro (J60) Tripligrandigita dekduedro (J61)

Dudekedro kaj dekduedro

Malgraŭ tio kiel ŝajnas, se dekduedro estas enskribita en sfero, ĝi okupas plion de la sfera volumeno (66,49%) ol dudekedro enskribita en la sama sfero (60,54%).

La alia dekduedroj

La vorto "dekduedro" estas uzata ankaŭ por la aliaj pluredroj kun 12 edroj, la plej rimarkindaj el ili estas la romba dekduedro kiu estas duala al la kubokedro (Arĥimeda solido) kaj okazas en naturo kiel formo de kristalo. La platona solida dekduedro povas nomiĝi kvinlatera dekduedroregula dekduedro por distingi ilin.

Alia dekduedroj:

Diversaĵoj

  • Se ĉiu rando de dekduedro estas 1 oma rezistancilo, la rezistanco inter najbaraj verticoj estas 19/30 omoj kaj inter kontraŭaj verticoj estas 7/6 omoj.[1]
  • La regula dekduedro estas ofte uzita en rolludoj kiel 12-flankita ĵetpluredro ("d12" mallonge).

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj

Ŝablono:Kvinlateraj figuroj Ŝablono:Pluredroj laŭ kvanto de edroj

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj