Plenduto

El testwiki
Revizio de 22:49, 3 feb. 2024 fare de imported>DidCORN (maĵora sekundo)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Plenduto[1] estas vorto por muzika intervalo (muziko), do por la distanco inter du tonoj. Ĝi ankaŭ estas nomita maĵora sekundo kaj ofte mallongiĝas kiel M2. Ĝi estas sesono de oktavo, la plena distanco de muzika gamo. Plenduto divideblas al du samgrandaj duondutoj.

En diatonaj gamoj - ekzemple en la modaloj maĵora kaj minora - nur ekzistas intervaloj en grandeco de duondutoj kaj plendutoj, tial ke ekestis la sinonimoj duonduto = eta duto kaj plenduto = granda duto.

Aŭdaj ekzemploj

Tabelo de frekvencaj proporcioj

La ĉisuba tabelo deliveras ekzemplojn en diatona gamo kaj temporita gamo, kun intervalojn en cendoj.

Intervalo Frekvencproporcio Valoro en cendo
(granda) plenduto (en C-maĵoro: C–D, F–G kaj A–B) 9 : 8 204 cendoj
eta plenduto (en C-maĵoro: D–E kaj G–A) 10 : 9 182 cendoj
duonduto (en C-maĵoro: E–F kaj B–C) 16 : 15 111 cendoj
plenduto (temporita gamo) 26 200 cendoj
duonduto (temporita gamo) 212 100 cendoj

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Muzikaj intervaloj

  1. Kaj PIV kaj Reta Vortaro indikas, ke la esperanta termino estas plenduto, kaj ke la uzo de "tono" (do "plentono") en tiu ĉi senco estas evitinda.