Dissurĵeto

El testwiki
Revizio de 02:56, 29 okt. 2024 fare de imported>Filozofo (Formala difino: Aldonis atentigon)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Matematikaj funkcioj

Matematika funkcio nomiĝas dissurĵeto, se ĝi estas kaj disĵeto, kaj surĵeto.

Ĉie difinita dissurĵeto (priskribebla ankaŭ kiel ĉie difinita reciproke unuvalora rilato) nomiĝas bijekcioinversigebla funkcio. La karakterizon inversigebla pravigas tio, ke la inverso de ĉie difinita dissurĵeta funkcio (konsiderata kiel duvalenta rilato) estas duvalenta funkcia rilato (kiu mem estas ĉie difinita dissurĵeta funkcio).

Bijekcio

Formala difino

Oni povas difini dissurĵetan funkcion kaj bijekcion ankaŭ rekte, sen mencii la nociojn disĵeto kaj surĵeto:

Estu f funkcio ("ĵeto") de X al Y, t.e. f:XY.
f estas dissurĵeto, se por ĉiu y el Y ekzistas unu kaj nur unu tia x el X, ke f(x)=y.
f estas bijekcioinversigebla funkcio, se por ĉiu x el X ekzistas unu kaj nur unu y el Y tia, ke f(x)=y, kaj por ĉiu y el Y ekzistas tia x el X, ke f(x)=y.

Atentigo pri termino-uzado

Ĉar ne ĉiuj funkcioj (eĉ en la plej kutimaj kaj ofte renkonteblaj klasoj de funkcioj, kiel racionalaj funkcioj) estas ĉie difinitaj, estas grave konscii pri la diferenco inter funkcioj dissurĵetaj kaj bijekciaj. Ĉiu bijekcio estas dissurĵeta, sed ne ĉiu dissurĵeta funkcio estas bijekcia/inversigebla.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj