Riproĉa kubo

El testwiki
Revizio de 17:16, 2 nov. 2023 fare de imported>LiMrBot (esperantigita parametro, pli bona ŝablono (-), +Projektoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Pluredro La riproĉa kubo, aŭ alternita kubokedro, estas pluredro, arĥimeda solido.

La riproĉa kubo havas 38 edrojn, el kiuj 6 estas kvadratoj kaj la restaj 32 estas egallateraj trianguloj. Ĝi havas 60 laterojn kaj 24 verticojn. Ĝi havas du formojn, kiuj estas spegulaj bildoj unu de la alia.

Karteziaj koordinatoj

Karteziaj koordinatoj de la verticoj de riproĉa kubo estas ĉiuj paraj permutoj de

(±1, ±ξ, ±1/ξ)

kun para kvanto de plusoj, kune kun ĉiuj neparaj permutoj kun nepara kvanto de plusoj, kie ξ estas la reela solvaĵo de

ξ32+ξ=1,

kiu estas

ξ=13(17+297317+29731)

aŭ proksimume 0,543689. Se preni la parajn permutojn kun nepara kvanto de plusoj, kaj la neparajn permutojn kun paraj nombroj de plusoj rezultiĝas la spegulita formo. Ŝablono:-

Geometriaj rilatoj

La riproĉa kubo estas farata per alternado de granda rombokub-okedro, do per fortranĉo de alternaj verticoj. Ĉiuj originalaj edroj havas nur duonon de verticoj, kaj la kvadratoj degeneras en laterojn. Ĉar granda rombokub-okedro havas 3 edrojn/vertico, novaj trianguloj estas formitaj. Poste necesas malmulte misformigi la pluredron por ke ĝi denove estu unuforma.

Ankaŭ, la riproĉa kubo povas esti konstruita per preno la ses kvadrataj edroj de la kubo kaj distirado ilin eksteren malmulte tiel ke ili jam ne intertuŝu. Tiam donu al ĉiu el ili malgrandan turnon ĉirkaŭ akso orta al la edra ebeno kaj estanta tra la centro. Ili ĉiuj devas esti turnitaj je la sama angulo kaj en la sama direkto - laŭhorloĝnadle aŭ mallaŭhorloĝnadle, se rigardi deekstere. Tiam la spaco inter la kvadratoj povas esti plenigita per trianguloj. Se ĉiuj operacioj estas faritaj je vera grado la trianguloj estos egallateraj kaj la rezultanta pluredro estos unuforma.

La riproĉa kubo estas ero de vico de riproĉigitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.3.3.3.n).


Dudekedro (3.3.3.3.3)

Riproĉa kubo (3.3.3.3.4)

Riproĉa dekduedro (3.3.3.3.5)

Riproĉa seslatera kahelaro 3.3.3.3.6

Riproĉa ordo-3 seplatera kahelaro (3.3.3.3.7)

Riproĉa ordo-3 oklatera kahelaro (3.3.3.3.8)

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj