Logaritma spiralo

El testwiki
Revizio de 11:28, 10 okt. 2024 fare de imported>Sj1mor
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Logaritma spiralo kun ekvacio
r=1,19θ
(a = 1, b = 1,19, α=80 gradoj)
Porcio de aro de Mandelbrot sekvanta logaritman spiralon

Logaritma spiralo estas kurbo, kies la ĝenerala ekvacio en polusa koordinatsistemo estas:

r=abθ

kie a kaj b estas reelaj nombroj strikte pozitivaj (b malsama ol 1) kaj bθ la eksponenta funkcio kun bazo b.

Aŭ alie skribite:

θ=1klnra,

t.e ke la logaritmo de la radiuso r estas proporcia al la angulo θ en ĉiu punkto de la kurbo

Tia kurbo studita en la 17-a jarcento vekis admiron de Jakob Bernoulli pro siaj senvariaj ecoj; tial li nomis ĝin ‘’Spira mirabilis’’ (“Mirinda”, “Mirakla” spiralo). Ĝi troviĝas en la naturo, ekzemple en la kresko de konkoj (e.g. Naŭtilo) por la aranĝo de sunfloraj semoj.

Matematikaj ecoj

Ekvacioj

Logaritma spiralo intersekcas ĉiujn radiusojn laŭ sama angulo α.

La formoj de la polusa ekvacio pri logaritma spiralo estas:

r=aemθ kun a pozitiva reela nombro, e konstanto de Eŭlero kaj m reela kaj ne nula nombro,

aŭ alimaniere antaŭmetante m=lnb:

r=abθ kun a , b du pozitivaj reelaj nombroj (‘’b’’ malsama ol 1).

Tio estas en kartezia koordinatsistemo: {x=abθcosθy=abθsinθ.

En kompleksa ebeno (z=x+iy,eiθ=cosθ+isinθ) estas:

z=ae(m+i)θ.

Tiele aperas, ke la distancoj inter ĉiuj turnoj kreskas laŭ geometria vico kun multiplika faktoro aem2π, dum pri la arkimeda spiralo la distancoj kreskas laŭ aritmetika vico.

Egalangula spiralo

Dosiero:SpiralWheelb.ogv La tanĝanto al la kurbo ĉe la punkto M difinas kun la rekto (OM) konstantan angulon α laŭ la sekvanta eco:

tanα=1lnb

kie lnb estas la natura logaritmo de la konstanto b, kiu difinas la spiralon.

Tiu eco karakterizas la logaritmajn spiralojn, kiuj pro tio ofte nomatas “egalangulaj spiraloj”.

El tiu eco sekvas, ke, se oni rulas logaritman spiralon sur ĝia tanĝanto, la centro de la spiralo moviĝas sur rekto[1] (Vd la apudan bidon).

Longo de arko

La longo de la arko inter la origino O kaj la punkto M de la spiralo estas proporcia al OM. La proporcickoeficiento estas egala al la kvadrata radiko de 1+1ln2b; se α estas la angulo je kiu la spiralo intersekcas la radiusojn, ĉi tiu proporcieckoeficiento estas do egala al 1cosα, pro la valoro de :tanα.

Kurboradiuso

La kurboradiuso R estas rekte proporcia al r laŭ la sekvanta formulo:

R=rsinα.

Rotacio, memsimileco

Rotaciante la spiralon per iu angulo θ0 kondukas al la spiralon r=abθ0bθ, kiu estas la antaŭa spiralo transformita per homotetio laŭ la origino kun koeficiento bθ0.

Referencoj kaj ligiloj

Ŝablono:Commonscat Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Tradukita

  1. Eco trovita ĉe ‘’mathcurve’’, [1] (Ŝablono:Fr)