Radiko de unu

El testwiki
Revizio de 08:34, 30 okt. 2023 fare de imported>LiMrBot (formatigo de titoloj, +Projektoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, la n-radikoj de 1nombroj de Moivre estas ĉiuj kompleksaj nombroj kiu donas nombron 1 se estas potencitaj je donita povo n. Ili situas en la unuocirklo de kompleksa ebeno kaj ili formas kiel verticoj n-flankitan regulan poligonon kun unu vertico en punkto 1.

Difino

Tiuj kompleksaj nombroj z, kiuj solvas la ekvacion

zn=1(n=1,2,3,),

estas nomitaj n-radikoj de 1.

Estas n malsamaj n-radikoj de 1:

e2πik/n(k=0,1,2,,n1).

Primitivaj radikoj

La n-radikoj de 1 formas multiplikan ciklan grupon de ordo n. Generilo por ĉi tiu cikla grupo estas primitiva n-radiko de 1. La primitiva n-radikoj de 1 estas e2πik/n kie k kaj n estas reciproke primaj. La kvanto de malsamaj primitivaj n-radikoj de 1 estas φ(n).

Ekzemploj

Estas nur unu 1-radiko de 1, egala al 1.

2-radikoj de 1 estas +1 kaj -1, nur -1 estas la primitiva.

3-radikoj de 1 estas

{1,1+i32,1i32},

kie i estas la imaginara unuo; la lastaj du estas la primitivaj.

4-radikoj de 1 estas

{1,+i,1,i},

kaj +i kaj i estas la primitivaj.

Sumado

Se n≥2 sumo de ĉiuj n-radikoj de 1 egalas al 0.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj