Eŭklida ringo

El testwiki
Revizio de 15:40, 19 maj. 2024 fare de imported>Sj1mor
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En ringo-teorio, eŭklida ringo estas integreca ringo, por kiu validas la eŭklida algoritmo por divido.

Difino

Por integreca ringo R, eŭklida funkcio de R estas funkcio

f:R{0}={0,1,2,},

kiu plenumas la jenan aksiomon:

  • Por iuj ajn a,bR, se b ne estas nul, tiam ekzistas elementoj p,qR, tiaj ke a=bq+r kaj aŭ r=0, aŭ f(r)<f(b).

Eŭklida funkcio estas propra, se ĝi plenumas la jenan plian aksiomon:

  • Por iuj ajn nenulaj a,bR, f(a)f(ab).

Por integreca ringo R, la ĉi-subaj kriterioj estas ekvivalentaj, kaj integreca ringo plenumanta tiujn kriteriojn nomiĝas eŭklida ringo:

  • Ekzistas almenaŭ unu eŭklida funkcio de R
  • Ekzistas almenaŭ unu propra eŭklida funkcio de R

Propraĵoj

Ĉiu eŭklida ringo estas ĉefideala integreca ringo.

Ekzemploj

Ĉiu kampo estas eŭklida ringo; la propra eŭklida funkcio estas

f(x)=1.

La ringo de entjeroj estas eŭklida ringo; la propra eŭklida funkcio estas

f(x)=|x|.

La ringo de gaŭsaj entjeroj [i] estas eŭklida ringo; la propra eŭklida funkcio estas

f(a+bi)=a2+b2a,b.

Eksteraj ligiloj