Diferenciala operatoro

El testwiki
Revizio de 09:34, 26 feb. 2020 fare de imported>Filozofo (Aldonis ligon)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Diferenciala operatoro estas lineara operatoro, kiu konsistas el (partaj) derivoj kun koeficientoj.

Difino

Se M estas glata sternaĵo, kaj E kaj F estas glataj vektoraj faskoj sur ĝi, do diferenciala operatoro de grado k de sekcioj de E al sekcioj de F estas operatoro de la jena formo:

D:Γ(E)Γ(F)
D=T0+T1μμ+T2μνμν++Tkμ1μ2μkμ1μ2μk

La koeficiencoj T0 estas sekcioj de la jenaj vektoraj faskoj:

T0Γ(E*F)
T1Γ(E*TMF)
T2Γ(E*TMTMF)
TkΓ(E*(TM)kF)

Ĉi-supre, TM estas la tanĝa fasko de la glata sternaĵo M. La tanĝaj indicoj de Tiμ1μi estas simetriaj.

La ĉi-supra esprimo dependas de la koordinatsistemo uzata sur la sternaĵo. Tamen, ŝanĝo de la koordinatsistemo ne ŝanĝas la ĝeneralan formon de la ĉi-supra esprimo, nek la grado.

Ekzemploj

Lineara konekto en vektora fasko difinas la kunvariantan derivon:

:Γ(E)Γ(ET*M)
μsa=μsa+Γμbasb

Ĝi estas diferenciala operatoro de grado 1.

La laplaca operatoro estas ekzemplo de diferenciala operatoro de grado 2. Sur rimana sternaĵo (g,M), la laplaca operatoro sur funkcioj estas la jeno:

Δ:𝒞(M,)𝒞(M,)
Δf=gijijf+gijΓijkkf

En plata spaco, la simbolo de Christoffel Γijk estas nul.

Eksteraj ligiloj