Diferenciala formo

El testwiki
Revizio de 10:23, 19 feb. 2020 fare de imported>RG72 (Eksteraj ligiloj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Je diferenciala geometrio, diferenciala formo estas tensora kampo, kies ĉiuj indicoj estas malsupraj, kaj kiu estas tute malsimetria. Pri ĝi ekzistas la naturaj operacioj de kojna produto (dulineara) kaj ekstera derivo (unulineara diferenciala operatoro).

Difino

Se M estas n-dimensia glata sternaĵo, do sur ĝi ekzistas la kotanĝa fasko T*M, de rango n. Oni povas difini laŭfibre la eksteran alĝebron

T*M=k=0nkT*M=T*M(T*MMT*M)(T*MMT*MMT*Mk).

T*M estas glata vektora fasko de rango 2n sur M.

Diferenciala formo sur M estas glata sekcio de T*M. Diferenciala formo de grado k, aŭ diferenciala k-formo, estas glata sekcio de kT*M. La spacon de diferencialaj formoj simbolas Ω(M); la spacon de diferencialaj formoj de grado k simbolas Ωk(M). Do

Ω(M)=Ω0(M)Ω1(M)Ωn(M).

Operacioj

La kojna produto estas dulineara produto de du diferencialaj formoj:

:Ωk(M)Ωl(M)Ωk+l(M).

Ĝi estas grade simetria:

αβ=()degαdegββα.

La ekstera derivo estas unugrada diferenciala operatoro sur diferencialaj formoj:

d:Ωk(M)Ωk+1(M).

Ĝi obeas la Lejbnican regulon:

d(αβ)=(dα)β+()degααdβ.

Eksteraj ligiloj