Luteolino

El testwiki
Revizio de 08:06, 2 apr. 2024 fare de imported>LiMrBot (pli bona ligilo al CAS per AWB)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Luteolino
luteolino
Plata kemia strukturo de la Luteolino
luteolino
Tridimensia kemia strukturo de la Luteolino
Luteolino estas flaveca solidaĵo trovata en plantoj de la familio de la Reseda luteola.
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoj.
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 491-70-3
ChemSpider kodo 4444102
PubChem-kodo 5280445
Merck Index 15,5675
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ flaveca solidaĵo
Molmaso 286,239 g·mol−1
Denseco 1,2981g cm−3[1]
Fandpunkto Ŝablono:GdC
Bolpunkto Ŝablono:GdC[2]
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo Ŝablono:GdC[3]
Acideco (pKa) 6,5
Mortiga dozo (LD50) 180 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS Damaĝo Piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj[4]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Luteolino, (3',4',5,7-kvarhidrokso-flavono)C15H10O6 estas flavonoidaj naturaj kunmetaĵoj, kristalflava solidaĵo, apartenanta al la familio de la "flavonoj", ĉeestanta en plantoj kaj vegetaloj inter ili la Reseda luteola, kiu estis uzata kiel fonto por la fabrikado de tinkturoj minimume ekde la unua miljaro antaŭ Kristo. Luteolino ankaŭ trovatas en la ŝmalco, senŝeligita maizoleo, brokoloj, kaj en arakido-semoj.

Proprecoj

Samkiel la apigenino, luteolino prezentas antiinflamajn kaj antioksidigajn proprecojn krom esti neŭroprotektiva. Eksperimentoj elmontras ke la luteolino agas, malpliigas aŭ detruas tumorigajn ĉelojn. Dietoj riĉaj je luteolino inhibas la proliferadon de tumoraj ĉeloj kaj la "angiogenezo", kiu estas la formado de novaj sangovazoj ekde la antaŭekzistantaj. Eksperimentoj elmontris ke la luteolino povas uziĝi en la traktado de la epilepsio.[5]

Oni konstatis ke luteolino estas pli potenca ol la karoteno aŭ la tokoferolo.[6] Prostata kancero estas la dua plej maltrankviliga kaŭzo je viraj kancerrilataj mortoj en la tuta mondo. Nuntempaj esploroj malkovris ke la luteolino signife inhibas la agadon de kancerĉeloj en viroj. Tamen la konado pri tiuj aktivecoj ankoraŭ ne estas bone komprenata.

Historio

Luteolino estis unue izolita sub pura formo en 1829 de la franca kemiisto Michel-Eugène Chevreul (1786-1889). La empiria formulo estis priskribita en 1864 de la aŭstraj kemiistoj Heinrich Hlasiwetz (1825-1875) kaj Leopold Pfaundler (1839-1920). En 1896, la angla kemiisto Arthur George Perkin (1861-1937), (dua filo de William Henry Perkin (1838-1907), kiu uzis la kininon por la traktado de la malario), proponis la korektan strukturon de la luteolino. La proponita strukturo de Perkin estis konfirmita en 1900 de la pola-svisa kemiisto Stanislaw Kostanecki (1860-1910) kaj liaj studentoj A. Różycki kaj J. Tambor sintezis luteolinon.[7]

Sintezoj

Ŝablono:Div col

Sintezo 1

  • Preparado ekde la apigenino per aldono de hidroksila grupo (OH) en la karbono de la 5-a pozicio de la fenila ringo:

apigenino+OHluteolino

Sintezo 2

kverketinoluteolino

Sintezo 3

  • Preparado ekde la naringenino per aldono de hidroksila grupo (OH) en la karbono de la 5-a pozicio de la fenila ringo kaj forigo de du hidrogenatomoj en la karbonoj de la pozicioj 2-a kaj 3-a de la kromenonila ringo:

naringeninoluteolino

Sintezo 4

miriketinoluteolino

Ŝablono:Div col end

Reakcioj

Ŝablono:Div col

Reakcio 1

  • Konvertado al apigenino per forigo de hidroksila grupo (OH) en la karbono de la 5-a pozicio de la fenila ringo:

luteolinoOHapigenino

Reakcio 2

luteolinokverketino

Reakcio 3

  • Konvertado al "naringenino" per forigo de hidroksila grupo (OH) en la karbono de la 5-a pozicio de la fenila ringo kaj aldono de du hidrogenatomoj en la karbonoj de la pozicioj 2-a kaj 3-a de la kromenonila ringo:

luteolinonaringenino

Reakcio 4

luteolinomiriketino

Ŝablono:Div col end

Vidu ankaŭ

Literaturo

Referencoj

Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Projektoj