Arbutino
Arbutino aŭ C12H16O7 ankaŭ konata kiel hidrokinona glukozido, estas senkolora aŭ blanka solidaĵo, solvebla en akvo, etanolo, metanolo, propilena glikolo kaj acetata acido. Ĝi esta nesolvebla en kloroformo kaj duetila etero. Arbutino ĉeestas en multaj plantoj kaj vegetaloj, sed ĉefe en la familio de la erikacoj kaj Bergenia crassifolia.
Topike aplikata, ĝi inhibas la efikon de la enzimo "tirozinazo"[4] kaj tiele ĝi malhelpas la formadon de la melanino, la nigra pigmento de la haŭto. Do arbutino estas blankiga agento de la haŭto. Ĝi ankaŭ ĉeestas en la ŝeloj de la tritiko kaj piro. Arbutino posedas antimikrobajn, antiinflamajn kaj antioksidigajn proprecojn. Kvankam arbutino estas natura produkto, kelkaj flankefikoj devas konsideriĝi. Arbutino ankaŭ estas antioksidigaĵo kaj antimaljunaĵo pro ĝia kapablo je oksigen-absorbado kaj forigado de la oksidiva streso.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado ekde la "hidrokinono" kaj glukozo:
Sintezo 2
- Preparado ekde la koniferino:
Sintezo 3
- Preparado ekde la salidrozido:
Sintezo 4
- Preparado ekde la salikino:
Sintezo 5
- Preparado ekde la "cianidina glukozido":
Reakcioj
Reakcio 1
- Konvertado al "hidrokinono":
Reakcio 2
- Konvertado al koniferino:
Reakcio 3
- Konvertado al "tirozila glukozido":
Reakcio 4
- Konvertado al salikino:
Reakcio 5
- Konvertado al "cianidina glukozido":
Literaturo
- Fisher Scientific
- Drugbank
- Taylor & Francis online
- Active Ingredients Used in Cosmetics: Safety Survey
- Plant Drug Analysis: A Thin Layer Chromatography Atlas
- Medicinal and Aromatic Plants
- Science Direct
- Natural Small Molecule Drugs from Plants