Kurkumino

El testwiki
Revizio de 15:11, 20 mar. 2025 fare de imported>Ternera ((GR) File:Hydrogen-chloride-3D-vdW-labelled.pngFile:Hydrogen-chloride-3D-vdW-labelled.svg Replacing image with .svg of superior quality. If there is an issue with this edit, please revert it and leave a message on my talk page.)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto

Kurkumino
Tridimensia kemia strukturo de la Kurkumino
Kurkumino estas flava pulvoro nature trovata en la plantoj de la genro curcuma longa.
Alternativa(j) nomo(j)

Duferoloila metano

Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 458-37-7
ChemSpider kodo 839564
PubChem-kodo 969516
Merck Index 15,2663
Fizikaj proprecoj
Aspekto oranĝa-flava solidaĵo
Molmaso 368,387 g·mol−1
Denseco 0,93g cm−3[1]
Fandpunkto 183 Ŝablono:GdC[2]
Bolpunkto 418 Ŝablono:GdC
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo 209,7 Ŝablono:GdC[3]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj 36/37/38
Sekureco 16|26|36|37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS Damaĝo Piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj[4]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Ŝablono:Tabela informkesto

Kemiaj strukturoj de la Ketonaj kurkuminoj
Kemia strukturo de la kurkumino
3D Kemia strukturo de la kurkumino

Kurkumino C21H20O6 estas ruĝa-flava solidaĵo trovata en la plantoj de la familio de la Curcuma longa. Ĝi apartenas al la familio de la zingibro kaj estas uzata kiel herbo-suplemento, en kosmetikaĵoj, kaj en la nutroindustrio kiel nutrogustigilo kaj nutrokolorigaĵo. Kemie, ĝi estas "duarila-heptanoido", apartenanta al la grupo de la "kurkuminoidoj", kiuj estas naturaj fenoloj respondecaj pri la oranĝa-flava koloro de la kurkumo.

Ĝi ekzistas sub la "enola formo" en organikaj solvantoj kaj sub la keto-formo en akvo. Kurkumino ne estas solvebla en akvo kaj etero, sed estas solvebla en etanolo, acetata acido, natria bikarbonato, kloroformo, DMSO, dukloro-metano kaj acetono. La bonfaraj sanefikoj de la kurkumino jam estis abunde esploritaj. Ili konektiĝas al la kapableco de la komponaĵo plibonigi la supervivadon de la ĉelo, ĉelproliferado, kaj "angiogenezo" krom ĝiaj efikoj kontraŭ inflamoj.

Historio

Kurkumino estis priskribita kaj ekstraktita en 1815 de Arthur I. Vogel kaj Pierre Joseph Pelletier sub la nepura formo el la rizomoj de la kurkumo. Kelkaj esploristoj konstatis ke la kurkumino estas malstabila kiam la pH estas alkala. Kiam la pH restas en la rango inter 4 kaj 7 ĝia molekulo montris pli da stabileco. Rilate al la varmo, oni konstatis ke temperaturoj malpli altaj ol 100 Ŝablono:GdC la molekulo ne trapasas signifajn modifojn. Tamen, tridek tagojn sub la lumo, la kurkumino degradiĝas pro la agado de la oksigeno.

Kurkumino kunbatas la kancerĉelojn, preventas kontraŭ la Malsano de Alzheimer kaj demenco, kunbatas la deprimon, restriktas la tumorĉelojn, kunbatas la malarion, funkcias kiel natura formo por naskokontrolo, provizas signifoplenajn antioksidigajn bonfaraĵojn kaj protektas la DNA-on (do ĝi estas antimutagena), ktp.

Antaŭ pli ol dek mil jaroj la kurkumo estis uzata en la hindia kaj ĉina kuiradoj por la traktado de diabetoj, korizoj, hepato-malsanoj, reŭmatismo kaj sinusito. Dank'al la anti-inflamaj, anti-kanceraj kaj anti-oksidigaj proprecoj, malkovritaj laŭlonge de miloj da jaroj da sciencaj esploroj, oni konkludis ke la kurkumino estas potenca terapeŭtika agento kiuj estonte anstataŭos toksajn agentojn, ĉefe dum la traktado de neoplazioj.

Sintezoj

Sintezo 1

numero 2ferulata aldehido+dukloro-metanokurkumino+numero 2klorida acido

Sintezo 2

  • Per traktado de la "2-metokso-vinilfenolo " kaj "malonila klorido":

numero 22-metokso-4-vinilfenolo+malonila kloridokurkumino+numero 2klorida acido

Reakcio

  • Ĉar kurkumino estas malmulte solvebla en akvo, bona strategio por profiti ĝiajn antioksidigajn proprecojn estas reakciigi ĝin kun acetata acido estigante la solveblan esteron de la kurkumino. Tiu strategio estas uzata en farmakologio por igi akvan nesolveblaĵon en substancon akvan solveblan:

kurkumino+numero 2acetata acidokurkumina acetato CAS Numero 19697-86-0+numero 2akvo

Literaturo

Referencoj

Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Projektoj