Piperino
Piperino aŭ C17H19NO3 estas alkaloida kemia substanco, flavecaj kristaloj respondecaj pri la pikeco de la nigraj piproj kaj de la "longaj pimentoj". Ĝi estas nesolvebla en akvo sed solvebla en benzino, kloroformo, etanolo, etero kaj piridino. Ĝi estas nature trovata en la surfaca tavolo de la fruktoj de la nigra pipro. Malgraŭ la malmulta solvebleco de la piperino, ĝi posedas nekredeblajn bonfarajn proprecojn, tiaj kiaj, ĝi estas antioksidiga, anti-inflama, hepatoprotekta, anti-hipertensia, anti-tumora, malpermesas aglutinigon de la trombocitoj, kaj posedas anti-astman aktivecon.[5]
Historio

Piperino estis unue malkovrita en 1819 de la dana kemiisto Hans Christian Ørsted (1777-1851), kiu izolis ĝin el la fruktoj de la Piper nigrum. Ĝia kemia strukturo estis esplorita en 1871 de la germana kemiisto Rudolf Fittig[6] kaj de la usona kemiisto Ira Remsen (1846-1927).
Reakcioj
Reakcio 1
- Hidrolizo de la piperino produktas "piperidinon" kaj "piperatan acidon":
Literaturo
- Science Direct
- Science of Cooking
- FooDB
- Laboratorio Cold Spring Harbor: Piper longum: A review of its phytochemicals and their network pharmacological evaluation
- Chemistry of Spices
- Hand Book of Chemistry
- Comprehensive Experimental Chemistry
- The Whole Family Guide to Natural Asthma Relief: Comprehensive Drug Free ...
Vidu ankaŭ
- Rudolph Fittig (1835-1910)
- Thomas Anderson
- Pierre Joseph Pelletier (1788-1842)
- Kurkumino